Tornado (velŝipo)

klasa simbolo

simbolo de la velboata klaso

Boataj mezuroj
longo: 6,10 m
larĝo: 3,08 m
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : ĉ. 40 cm
alto sub la akvosurfaco (sen stabiligilo): 17-76 cm
alto de la masto: 9,80 m
pezo (velopreta): ĉ. 165 kg
vela areo (sume): 21 m²
Ceteraj informoj
velboata indico: 77 (malnove)
74 (nove)
velŝipa klaso: internacia, olimpika de 1976 ĝis 2008

La velŝipa klaso Tornado estas grupo da normigitaj katamaranaj velŝipoj kaj ĝis la jaro 2012 estas la plej rapida internacia klaso de velŝipoj. Kiel ĉiuj velŝipaj klasoj ĝi havas la klasan simbolon en la granda velo - simbolon de tornado kun du subaj linioj. Inter la jaroj 1976 ĝis 2008 velado per la ŝipa klaso estis olimpika fako.

La klaso evoluiĝis en 1967 pere de la anglo Rodney March helpe de Terry Pierce kaj Reginald White. Tiutempe estis diskutoj, ĉu akcepti katamaranon inter la olimpikajn velŝipajn klasojn. En la regattoj de la Internacia Velada Federacio (angle International Sailing Federation, ISAF) la klaso senprobleme pli rapidis ol ĉiuj aliaj klasoj, kaj en 19776 ĝi unuafoje iĝis olimpika fako. En novembro 2007 la internacia federacio ISAF decidiĝis kontraŭ Tornado-regatto en la Somera Olimpiko 2012. Pro la bezono de granda fizika forto en velado de katamarano la velŝipa klaso longe estis velata nur de viroj, sed en la lastaj jaroj ankaŭ diversseksaj teamoj iĝis inter la tutmonde plej bonaj - en tiuj paroj kutime la virino estas la stiristo malantaŭe kaj la viroj havas la antaŭan pozicion.

Produktistoj de la velŝipa klaso estas interalie la sekvaj firmaoj: Marström (Svedio), White Formula (Britio), White (Britio), Sailcraft England (Britio), Phantercraft (Britio), Glas (Germanio), Denninger und Maile (Germanio), Wallner (Germanio), Steiner (Aŭstrio), Scheurer (Svislando), Boyer (Kanado) kaj aliaj.

la jena foto bone montras, kiel Tornado kutime tuŝas la akvon nur per unu el la du katamaranaj ŝipkorpoj kaj la alia "flugas": tiel la akvorezisto aparte malgrandas kaj eblas atingi grandan rapidecon


Eksteraj ligiloj redakti