Torre-Pacheco, foje skribita Torre Pacheco [paĈEko], estas municipo hispana de la Regiono Murcio, ene de la komarko Campo de Cartagena, je 8 km de la strandoj de la maro Mar Menor. Kun 34 469 loĝantoj (INE 2015), ĝi estas la oka plej granda municipo de la regiono laŭ nombro de loĝantoj.

Torre-Pacheco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39 037  (2023) [+]
Loĝdenso 207 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 0° 57′ U (mapo)37.743133-0.9539015Koordinatoj: 37° 45′ N, 0° 57′ U (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 189 km² (18 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre-Pacheco (Murcia)
Torre-Pacheco (Murcia)
DEC
Torre-Pacheco
Torre-Pacheco
Situo de Torre-Pacheco
Torre-Pacheco (Hispanio)
Torre-Pacheco (Hispanio)
DEC
Torre-Pacheco
Torre-Pacheco
Situo de Torre-Pacheco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre-Pacheco [+]
vdr
Situo de la municipo de Torre-Pacheco en la Regiono Murcio.

Ĝi troviĝas je 14 km de Cartagena kaj je 40 km de Murcio.

La municipa teritorio havas etendon de 189,4 km², kio korespondas al 1,67 % de la totala areo de la Regiono. Tio reprezentas municipan mezgrandon kompare al la areo de aliaj municipoj de la Regiono Murcio.

En la regiono estas la kvara plej enspeza municipo, post nur Murcio, Cartagena kaj San Javier. Estas granda industria zono. La urbestro esta ĉiam de dekstraj partioj.

Proksime estas protektita natura loko El Cabezo Gordo kaj arkeologia kuŝejo Sima de las Palomas. Vizitendas ankaŭ la ventomuelejoj.

Homa geografio kaj demografio redakti

La lokanoj de la municipoj disokupas la sekvontaj domaroj: Torre-Pacheco, kie 18.674 personoj loĝas; Roldán, loĝata de 6982 personoj; Balsicas, kiu estas loĝejo de 3254 personoj; Dolores, rezidejo de 2305 personoj; Hoyamorena, rezidata de 1385 personoj; San Cayetano, kie rezidejas 1263 personoj; Jimenado, kiu loĝejas 1246 personoj; Hortichuela, kie 643 personoj rezidas; Los Meroños, kie 405 loĝas; El Abardinal, loĝejo de 269 personoj; Santa Rosalía, kie 190 personoj loĝas, kaj Camachos, loĝata de 147 personoj.[1]

Preskaŭ 30,34 % el la lokanoj de la municipo estas eksterlanduloj: 5,22 % venis el alia lando de Eŭropo, 18,26 % estas Afrika, preskaŭ 4,68 % estas Amerika, kaj 2,22 % estas Asia.[2]

Bibliografio redakti

  • FERRÁNDIZ GUTIÉRREZ, J., Torre Pacheco: Narraciones históricas. Tomo I. Crónica General, Torre Pacheco, 2003
  • JIMÉNEZ DE GREGORIO, F., Repoblación y poblamiento del campo murciano, Universidad de Murcia, Murcia, 1957
  • WALKER, M. J.; GIBERT I CLOLS, J., “La Sima de las Palomas del Cabezo Gordo (Torre Pacheco, Murcia). Investigaciones preliminares de 1993”, Memorias de Arqueología, 8 (1999), 35-45

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti