Torremocha

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Torremocha [Toremoĉa] (Finrompita turo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Torremocha
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10.184
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Domingo Galán Encinas (PP)
Demografio
Loĝantaro 1,038  (2009)
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 21′ N, 6° 10′ U (mapo)39.3456532-6.1728733Koordinatoj: 39° 21′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Areo 63,83 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Torremocha (Ekstremaduro)
Torremocha (Ekstremaduro)
DEC
Torremocha
Torremocha
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Torremocha (Hispanio)
Torremocha (Hispanio)
DEC
Torremocha
Torremocha
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torremocha (Cáceres) [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Torremochanos. La censita populacio en 2009 estis de 1.038 loĝantoj.

Situo redakti

Torremocha estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 440 m; je 22 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 82 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 63,83 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio redakti

Oni observu, ke la populacio de Torremocha regule kreskis dum la unua duono de la 20a jarcento, sed ekde mezo de la jarcento 1950 (2.968 loĝantoj), kaj ĉefe ekde 1960 (2.586 loĝantoj) la populacio malkreskis je la duono pro elmigrado.

Populacio de Torremocha en la periodo (1950 – 2007)
1950 1960 1981 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
2.968 2.586 1.355 1.277 1.265 1.227 1.152 1.141 1.118 1.096 1.050 1.063

Monumentoj redakti

  • Religiaj: Preĝejo de la Asunción, Preĝejo de Kristo del Humilladero, la Ermitejo de Sankta Antonio, la Preĝejo de la Pieco kaj la Ermitejo de Nuestra Señora de Torrealba, ĉiuj el ŝtono kaj kun diversaj retabloj el baroko.
  • Civilaj: Palaco de la Komandoro de la Ordeno de Santiago kaj blazonaj domoj.

Faŭno kaj flaŭro redakti

La municipa teritorio estas inkludata en la areo Llanos de Cáceres, laŭ la oficiala konsidero de Z.E.P.A. (Special Zono por Protektado de Birdoj), el 1989. La protektita spaco inkludas la zonoj inter la riveroj Rivero Tamuja kaj Rivero Almonte. La surfaco de la ZEPA enhavas pli da 70.000 hektaroj, apartenantaj al la municipoj de Cáceres, Sierra de Fuentes, Torreorgaz, Torrequemada, Torremocha kaj Aldea del Cano.

Menciindas inter la protektitaj birdoj la Granda otido, kun grava populacio de ĉirkaŭ 2.000 ekzempleroj, kaj aliaj ne tiom gravaj kiom la Malgranda otido, Pteroklo, Cirkuo, Turfalko, Serpentaglo, aliaj agloj kaj cikonioj. Krome proksime estas humidejoj kie videblas akvobirdoj.

La indiĝena flaŭro estas de tipo mediteranea reprezentata de la anzino kaj la korkokverko, kun cistoj, uleksoj kaj ruĝa lavendo, kaj en la zonoj stepecaj kiom ĉe la malfermaj arbaroj de kverkoj.