Torrent (Valencio)

urbo en Hispanio
Torrent (Horta Oest)
Loĝantaro 74.616 loĝantoj
Areo 69,3 km2
Loĝdenso Po 1.076,71 loĝantoj por Km2
Retejo http://www.atorrent.es

Torrent (Torento esperante) estas vilaĝego de la Valencilando, kiu situas en la regiono de la Horta Oest. En ĝi vivas 71.616 (laŭ 2006) personoj, ili estas distribuitaj inter la urbo propre dirita, la zono de "El Vedat de Torrent", "El Mas del Jutge" ktp. Torrent estas tiel la dua urbo pli ampleksa de la tuta Valenciprovinco. La urbestrino estas María José Català de la partio PP. Ekde la komenco de la demokratio ĝis la politikaj elektoj en majo de la 2007-a jaro la partio PSPV estis reginta Torrent. La alia politikaro kun ĉeesteto en la magistrata domo estas la Bloc Nacionalista Valencià.

Geografio redakti

Limantaj vilaĝoj redakti

La vilaĝego Torrent ĉirkaŭas Aldaia-n, Alaquàs-n, Picanya-n, Catarroja-n, Alcàcer-n, Picassent-n, Monserrat-n, Godelleta-n kaj Xiva-n, ĉiuj ĉi tiuj el la Valenciprovinco.

Klimato redakti

La klimato de Torrent estas subtropika, rilate al la mediteranea zono. La ofta temperaturo estas 18 °C. Vintron, la ofta temperaturo ŝanceliĝas inter 10 kaj 12 gradoj, tamen en somero ĝi estas je 27 gradoj kaj la jaraj pluvoj proksimume je 450 litroj sur kvadrata metro. La neĝadoj ja estas maloftaj.

Demografio redakti

Danke al sia integriĝo en la urba regiono de Valencio, Torrent disvolvis fortan demografian kreskadon ekde la 1950-a jaro, atinginte ĝis 74.616 loĝantojn en la 2006-a jaro. Ĉirkaŭ 6,65 % el ĝiaj loĝantoj estis, en 2005, fremduloj.

Demografia evoluo de Torrent (Valencio) inter 1960 kaj 2006

1960 1970 1981 1991 1996 2001 2006

24.042 39.724 51.361 56.191 56.564 65.538 74.616

Ligiloj redakti