Tortolì

komunumo de Italio

Tortolì estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 953 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Sankta Andreo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Tortolì
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 56′ N, 9° 39′ O (mapo)39.9333333333339.65Koordinatoj: 39° 56′ N, 9° 39′ O (mapo)
Alto super marnivelo 13 m
Areo 39,97 km²
Loĝantaro 10 953 (2023)
Loĝdenso 272 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arbatax
Najbaraj komunumoj Arzana, Bari Sardo, Elini, Girasole, Ilbono, Lotzorai kaj Villagrande Strisaili
Patrono Sankta Andreo
Festa tago 30-a de novembro
Nomo de loĝantoj tortoliesi
Poŝtkodo 08048
Imposta kodo A355
Kodo laŭ ISTAT 091095
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Tortolì estis la ĉefurbo de la en februaro 2016 aboliciita provinco Ogliastra kaj tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en aprilo 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Tortolì kun Lanusei ree nomumiĝis la provinca ĉefurbo. Proksime de la urbo troviĝas ŝiphaveno (en la marborda frakcio Arbatax) kaj la flughaveno Tortolì-Arbatax.

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Bari Sardo, Elini, Girasole, Ilbono, Lotzorai kaj Villagrande Strisaili.

Tortolè historie estis ĉefurbo de la graflando Quirra.

Iom norde de la komunumocentro kaj borde de la najbara komunumo Girasole situas la la apudmarborda laguno Stagno di Tortolì, kie interalie por homa manĝado kultiviĝas kaj kolektiĝas moluskoj de la klaso duvalvuloj.

panoramo
roka formacio en la marborda frakcio Arbatax

Eksteraj ligiloj redakti