Tortuera estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Historie integrita en la Senjorio de Molina ene de la teritorio sexma del Campo, ĝi formas parton de la jurisdikcion de Molina de Aragón.

Tortuera
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19338
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Alberto Díez Díez
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 2,59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 1° 48′ U (mapo)40.973055555556-1.7969444444444Koordinatoj: 40° 58′ N, 1° 48′ U (mapo) [+]
Alto 1 114 m [+]
Areo 82,2 km²
Tortuera (Hispanio)
Tortuera (Hispanio)
DEC
Tortuera
Tortuera
Situo de Tortuera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tortuera [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas tortuerano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 213 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,59 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Tortuera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.114 m super marnivelo; je 157,6 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 82,2 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′23″N 1°47′49″Ok. Ĝi limas kun la teritorioj de Aldehuela de Liestos, Cillas, Cimballa (Zaragozo), Cubillejo de la Sierra, Cubillejo del Sitio, Embid, Fuentelsaz, Rueda de la Sierra, Tartanedo kaj Torralba de los Frailes.

La klimato estas duonarida, kun pluvo malsupre de 500mm jare kaj temperatura amplekso ekstrema de ĉirkaŭ 20º. Tiuj kondiĉoj estas tialo de la hegemonio de la makiso kaj de la malabundo de arboj, sed ja estas kverkoj kaj juniperoj. La teritorio apartenas al la baseno hidrografia de la rivero Ebro kiel parto de la elfluejo de la rivero Piedra, kaj la akvo estas malabunda, koncentrita en rojoj kaj lagetoj.

Historio redakti

En la areo oni trovis restaĵojn de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko en Guisema, kie estis ankaŭ romia vilao. Tamen ne estas pruvoj de setlado en epoko de visigotoj aŭ araboj. La refondo estus okazinta post 1130, ĉar la Foruoj de Calatayud parolas ankoraŭ pri Guisema kaj ne pri Tortuera kiel unu el siaj limoj SOr. Tiele ĝi devas esti posta al la militkampanjoj de Alfonso la 1-a de Aragono en la zono, kiu estus konkerinta la lokon laŭ la Analoj de la Krono de Aragono de Jerónimo Zurita. Ĉiam en la limo inter la regnoj kristanoj de Aragono kaj Kastilio, la vilaĝo sekvis la historion de la senjorio de Molina, kun kiu ĝi finfine integriĝos en la regno de Kastilio en 1152.

Tortuera iĝis forta kerno de ekspluatado de agrikulturo, ĉefe de cerealoj, kaj de brutobredado kaj komerco danke al facila komunikvojaro kaj bonaj gregovojoj kaj famaj ĉiusemajnaj merkatoj kaj foiroj. La vilaĝo atingis la titolon de Villa el Karlo la 1-a en 1554, kaj tiele propran jurisdikcion, konfirmita en 1719 de Filipo la 5-a. Poste sekvis prospero pro uzado de komunikvojoj interrompita de ciklaj malsategoj kaj la efiko de la militoj, sed en la najbaraj vilaĝoj: Tortuera ne suferis pro militoj el la Milito de Hispana Sukcedo, apenaŭ okazis io dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, la postaj Karlismaj Militoj kaj la pli ĵusa Hispana Enlanda Milito. Tamen, la Nuntempa Epoko iris kontraŭ Tortuera, pro malproksimigo de la ŝoseo N-II el la itinero de la antikva Reĝa Vojo, kaj poste pro la forta rura elmigrado de la 20a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 213, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tortuera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tortuera kie oni falis al la nunaj 213. Tamen, la alveno de malgrandaj grupoj de enmigrantoj de Orienta Eŭropo iom plibonigis la suferintan demografion kaj garantias la generacian anstataŭon.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĝenerale ne irigacia, sed iom irigacia por malgrandaj familiaj bienetoj) kaj brutobredado tradicie; krome etas malgrandaj terenoj dediĉitaj al forstado, por produktado de ligno. Pensioj de emerituloj. Krome, komerco, servoj kaj industrio estas nur je bazaj niveloj laŭ la malgrando de la loko. Menciindas la eka rura turismo, allogita de la natura belo de la areo de Alto Tajo, la Monaĥejo de Piedra kaj la Lago Gallocanta.

Vidu ankaŭ redakti