Tosca estas triakta opero de Giacomo Puccini por libreto laŭ la dramo de Victorien Sardou. Ĝi estis premierita en la 14-a de januaro 1900 en la teatro Constanzi en Romo. La rakonto okazas en Romo en 1800. Tosca [TOSka] estas virino kiu helpas revoluciulon spite endanĝerigon kaj postan morton de sia amanto, pentristo Mario Cavaradossi. La tirano Scarpia perfidas ŝin kaj okazigas la morton de Mario.

Tosca
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1900
Ĝenro opero
Loko de rakonto Romo
vdr
Originala afiŝo anoncanta la operon "Tosca" de G. Puccini

Unua akto, en preĝejo:

La kantistino Floria Tosca estas la ĵaluza amantino de la pentristo Mario Cavaradossi. Li helpas la respublikiston Angelotti kiu fuĝis el la malliberejo de la tirano Scarpia.
Tosca, pro ĵaluza maldiskreto, malkaŝigas informojn al Scarpia kiu enkaptitejigas Cavaradossi-n.

Dua akto, en la loĝejo de Scarpia:
Dum Mario Cavaradossi estas torturata, Scarpia promesas al Tosca liberigi lin, se ŝi sin donus al li. Tosca ŝajnas akcepti, sed tuj kiam ŝi havas la pasportojn subskribitajn de Scarpia, ŝi mortigis lin.

Tria akto, sur la teraso de la Kastelo de Sankta Anĝelo:
Tosca informas Marion pri lia simulota ekzekuto kaj la sekvonta forfuĝo. Sed Scarpia mensogis, kaj Mario ne sin relevas post la pafilado. Malespera Tosca sin ĵetas en la malplenon.

Tosca, enhavanta fruan netonalecon, estas la opero de Puccini kiu estis la plej disputata eĉ la plej malamata, kiu ricevis insultojn de la tiamaj muzikistoj. Sed ĝi estis dekomence populara, kaj nun, neniu muzikisto neas ĝian unuarangan muzikan kvaliton.