Totalán [totaLAN] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la okcidenta pinto de la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Totalán
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29197
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 767  (2023) [+]
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 4° 18′ U (mapo)36.765616-4.2969845Koordinatoj: 36° 46′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Totalán (Malago)
Totalán (Malago)
DEC
Totalán
Totalán
Situo de Totalán
Totalán (Hispanio)
Totalán (Hispanio)
DEC
Totalán
Totalán
Situo de Totalán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Totalán [+]
vdr
Totalán en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa].

Limas kun la municipoj Malago, El Borge, Moclinejo kaj Rincón de la Victoria. Aliaj proksimaj lokoj estas la submunicipoj Olías kaj La Cala del Moral.

Turo de la Violono.

Totalán distas je 22 kilometroj de la centro de Malago kaj je 553 km de Madrido, laŭŝosee. Estas unu de la municipoj plej malgrandaj de la provinco kaj pri areo kaj pri loĝantaro; en 2018 estis 715 loĝantoj. La urba kerno, de blankaj, mallarĝaj kaj krutaj stratetoj, estas en natua pejzaĝo de mildaj montetoj kie oni kultivas vitejojn kaj migdalarbojn.

En la islama epoko de Al Andalus la areo estis islama dum preskaŭ ok jarcentoj kaj kristanoj devis peni por konkeri ĝin.

En la 1940-aj jaroj estis plago de la kultivo de vitejoj kaj pli ol duono de la loĝantaro devis almigir al kvartalo de Malago.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti