La Tour Duchesne (aŭ Tour du Chesne, antaŭe Tour de la Monnaie) estas turo de la 15-a jc, situanta en Rennes proksime de de la mordela pordego. Ĝia nomo devenas de Jehan du Chesne, ĉefpordegisto de Rennes kaj unua loĝanto de la turo. Ĝi estis klasita historia monumento ekde la 13-a de Marto 1944[1].

Tour Duchesne

fortika turo
Prezento
Protekto Klasita Historia Monumento (1944[1])
Geografio
Lando Francio
Regiono Bretonio
Loko Rennes
Geografia situo 48° 6′ 40″ N, 1° 41′ 7″ U (mapo)48.111186111111-1.6852444444444Koordinatoj: 48° 6′ 40″ N, 1° 41′ 7″ U (mapo)
Tour Duchesne (Rennes)
Tour Duchesne (Rennes)
DEC
Tour Duchesne
Tour Duchesne
Tour Duchesne
Situo de Tour Duchesne

Map

vdr

Ĝi situas sur la unua ĉirkaŭmurego de la remparoj de Rennes, kiu datiĝas de la 3-a jc, sed estis rekonstruita inter 1447 kaj 1459 samepoke kiel la dua ĉirkaŭmurego kaj la mordela pordego.

En 1143, la privilegio de papegaut estis konsentita al rennes kaj konfirmita de la duko Francisko la 2-a de Bretonio[2]. "papegaut" [note 1] estas jara pafkonkurso al kartona aŭ ligna birdo, unue per arbalesto, kaj post 1605 per arkebuzo. La venkinto estas nomata « reĝo de la papago » kaj akiras privilegiojn (ne submetiĝo al imposto kaj rajto kolekti impostojn). Celpapago estis instalita sur la turo ĝis en 1680[3][4].

En la 16-a jc, klapopordo estis farita por uzi la subteran kavaĵon kiel karceron.

Ĝi situas nun en la Skvaro Hyacinthe-Lorette kie estas ankaŭ la lastaj restaĵoj de la unua ĉirkaŭmurego kaj la misikruco.

Remparoj de Rennes : la turo situas maldekstre (2)

Notoj redakti

  1. Papegaut estas la malnova franca vorto por "papago"

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Datumbazo Mérimée: PA00090755
  2. Recherches sur l’administration municipale de Rennes, Henri Carré, p.78-81.
  3. Histoire de Rennes, p. 138.
  4. Trésor d'archives[rompita ligilo] sur les archives de Rennes.
  • Jean Pierre Leguay, Rennes aux XIVe et XVe siècles, in Histoire de Rennes, eld. Privat, p. 105.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti