Tourcoing

komunumo de Francio en Lille Métropole kadre de franca Flandrio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tourcoing (stacidomo).

Tourcoing - jen france, prononco laŭ sistemo IFA tuʁ.kwɛ̃ (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), origine okcidentflandre Terkoeje kaj nederlandlingve Toerkonje, prononco [tu:rKONje] respektive laŭ sistemo IFA tuːrˈkɔnjə, [pikarde]] Tourco - estas grava komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La ĉirkaŭurbo de Lilo / Lille situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 99 011 loĝantoj sur areo de 15,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 518 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel). Ĝi estas la ĉefurbo de du kantonoj, kaj siajn loĝantojn oni kutime nomigas tourquennois(es) en la franca.

Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
komunumo
la belfrido de la historia komerca ĉambro
la belfrido de la historia komerca ĉambro
la belfrido de la historia komerca ĉambro
komunumo en Franciourbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Lille (Rijsel/Rysel)
Kantono Tourcoing-1 kaj -2
Antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝo Franca Flandrio
INSEE kodo 59599 [+]
Poŝtkodo 59200
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Didier Droart (aktuale)
Demografio
Loĝantaro 99 011  (2021) [+]
Loĝdenso 6 518 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo)50.72253.1602777777778Koordinatoj: 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo) [+]
Areo 15,19 km² (1 519 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje (Nord)
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje (Nord)
DEC
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Situo de Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje (Francio)
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje (Francio)
DEC
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje
Situo de Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tourcoing [+]
vdr

Geografio redakti

Tourcoing havas preskaŭ cent mil loĝantojn, kaj situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Belgio. Kune kun siaj du najbaroj, Lilo kaj Roubaix, ĝi konsistigas vastan urbaron, al kiu oni kelkfoje aldonas Mouscron.

La urbo situas sur la granda ebenaĵo de Flandrio.

 
la administrejo

Ekonomio redakti

La urbo restas fama pro la escepta ekonomia kresko, kiun ĝi spertis dum la Industria revolucio de la 19-a jarcento, precipe danke al teksaĵoj.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti