Tous les matins du monde

Tous les matins du monde (esperantigo Ĉiuj matenoj de la mondo) estas filmo de 1991 de reĝisoro Alain Corneau, ĉefaj aktoroj Gérard Depardieu, Jean-Pierre Marielle, Anne Brochet kaj Guillaume Depardieu.

Tous les matins du monde
filmo
Originala titolo Tous les matins du monde
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 18 dec. 1991
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, muzika filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Yves Angelo
Reĝisoro(j) Alain Corneau
Produktisto(j) Jean-Louis Livi
Scenaro Alain Corneau • Pascal Quignard
Loko de rakonto Francio
Muziko de Jordi Savall
Rolantoj Jean-Pierre Marielle • Gérard Depardieu • Guillaume Depardieu • Michel Bouquet • Jean-Claude Dreyfus • Anne Brochet • Carole Richert • Jean-Marie Poirier • Myriam Boyer • Yves Gasc • Yves Lambrecht • Caroline Silhol
Honorigoj Louis Delluc Prize • César Award for Best Supporting Actress
IMDb
vdr

Ĝi baziĝas sur novelo de Pascal Quignard kaj prezentas la vivon de gambovjololudisto kaj komponisto Marin Marais kaj lian tempon ĉe lia majstro Sainte-Colombe (Sankta Kolombo). De post la morto de lia edzino, Sankta Kolombo rifuĝis en la muziko. Nekontestita majstro pri vjolo, li hatas la honorojn kaj la kortegon.

Marin Marais, lia kontraŭo, iĝas lia disĉiplo. Lia talento estas grandega, sed Sankta Kolombo ne volas riveli la sekretojn de sia muziko al homo pli allogita de la gloro kaj la kortega pompo ol de la propra esenco de lia arto.

La filmo iĝis fama precipe pro la bela muziko per gambovjolo (ludita de Jordi Savall), kiu ludatas dum ĝi, kaj ke tiel ĝi malkovrigis tiun muzikilon kaj tial profunde amogiigan belecon al spektantoj, kiuj ne konis ĝin.

Premioj redakti

Ĝi estis sepfoje premiita per cezaraj filmotrojefoj (film-premioj de Francio).

Citaĵoj redakti

iu rimarkinda diro en la filmo estis kiam la maljuna Sainte-Colombe parolante pri muzika kreiveco kun Marin-Marais diras "la tuta diferenco kuŝas en tio ke mi travivas pasian vivon", tiam la filino mirigita (kaj ankaŭ certe la spektanto pensas) "ĉu?! paĉjo vi travivas pasian vivon?!" Jes ja tio celas diri, ke pasia vivo ne estas aventura vivo (kia ja ne estis la retiriĝema kaj silenta-soleca vivo de li) sed ŝarĝita de intensaj intimaj emocioj, kia ja estis pri lia profunda nekuracebla aflikto pro la edzinomorto.

Referencoj redakti