La parazito Toxocara canis estas helminto de tutmonda distribuado kiu estas parazito de hundoj kaj de aliaj kanisedoj. La plenkreskuloj de T. canis estas unuseksaj (montras seksan duformismon), estas el 9 ĝis 18 cm longaj, de blanka al flava koloroj, kaj troviĝas en la intesto de iliaj definitivaj gastigantoj. En plenkreskaj hundoj, la infestado estas normale sensimptoma, dum la amasa infestado de T. canis en hundidoj povas esti mortiga.[1][2] Kiel parateniaj gastigantoj, estas kelkaj vertebruloj, kiel la homo, kaj kelkaj senvertebruloj. La homoj, kiel aliaj eblaj gastigantoj, povas esti infestitaj per englutado de ovoj de T. canis.[3] La malsano, toksokariazo, estas okazigita per la migrado de la larvoj al diversaj organoj de la korpo, kio okazigas du eblajn sindromojn, konatajn kiel okula larva migrans kaj viscera larva migrans, laŭ la organoj invaditaj estas okuloj, la koro aŭ la hepato, respektive.[4] Pro la eblo de transmito de la parazitoj de la inoj al la hundidoj, la traktado preventa per antihelmintoj estas rekomendataj en ĵus naskitaj hundidoj. Kelkaj kuraciloj estas efektivaj kontraŭ la plenkreskaj vermoj, kiel pirantel, fenbendazol, selamektino ktp.[5]

Notoj redakti

  1. Svobodová, V., Svoboda, M. (1995). Klinická parazitologie psa a kočky (en slovaka). ČAVLMZ.
  2. Jurášek, V., Dublinský, P. et al. (1993). Veterinárna parazitológia (en slovaka). Príroda a.s. ISBN 80-07-00603-6.
  3. Gillespie SH (1988). «The epidemiology of Toxocara canis». Parasitol Today (en angla) 4 (6): 180-182. PMID 15463080. doi:10.1016/0169-4758(88)90156-1.
  4. Despommier D (2003). «Toxocariasis: clinical aspects, epidemiology, medical ecology, and molecular aspects». Clin Microbiol Rev (en angla) 16 (2): 265-272. PMC 153144. PMID 12692098. doi:10.1128/CMR.16.2.265-272.2003.
  5. Urqhart, George M.; Armour, James; Dunn, A. M.; Jennings, A. M. (1996). Veterinary parasitology (en angla) (2a eldono). Blackwell Science. ISBN 9780632040513.