Tracy CHAPMAN (naskiĝis la  30-an de marto 1964(nun 1964-03-30) en Cleveland, Ohio) estas usona kantistino kaj kantaŭtoro. Ŝia repertuaro havas protestan kaj engaĝitan aspekton, kaj ŝia stilo miksas bluson, folkrokon kaj soulon. Ŝi sukcesis ekde la eldono de sia unua albumo, interalie dank'al sia partopreno en la koncerto por la 70-a naskiĝtago de Mandela en junio 1988, kie ŝi prezentis Talkin' 'bout a Revolution kaj Fast Car.

Tracy Chapman
Tracy Chapman koncertanta en Bruĝo (Belgio) en julio de 2009.
Tracy Chapman koncertanta en Bruĝo (Belgio) en julio de 2009.
Bazaj informoj
Naskiĝo 30-an de marto 1964 (1964-03-30) (60-jaraĝa)
en Klevlando
Deveno Usono
Ĝenroj Bluso, Folkroko, Soulo
Instrumentoj Gitaro, Elektra gitaro
Aktivaj jaroj 1988 - nuntempo
Eldoninto Elektra Records
Retejo www.tracychapman.com
Persona informo
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Tufts
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto • surstrata artisto • komponistogitaristo • diskografa artisto
vdr

Aŭtorino de ok studialbumoj, de Tracy Chapman (1988) ĝis Our Bright Future (2008), ŝi vendis pli ol kvardek milionojn da albumoj tutmonde kaj ricevis kvar Grammy-Premiojn. Ŝiaj ĉefaj sukcesoj ankaŭ inkluzivas kantojn Baby Can I Hold You, Crossroads, New Beginning kaj Sing for you. Ŝi partoprenis la koncerton "Tribute to Buddy Guy" en 2012 en la Kennedy-Centro antaŭ prezidanto Barack Obama.

Studialbumoj redakti

  • Tracy Chapman (1988)
  • Crossroads (1989)
  • Matters of the Heart (1992)
  • New Beginning (1995)
  • Telling Stories (2000)
  • Let It Rain (2002)
  • Where You Live (2005)
  • Our Bright Future (2008)