Tradukistoj sen landlimoj

ne-profitcela organizaĵo kiu subtenas aliajn humanajn organizaĵojn per tradukoj

Tradukistoj Sen Landlimoj (angle: Translators without Borders - TWB, france: Traducteurs Sans Frontières - TSF), poste kontata sub la nomo CLEAR Global[1], estas ne-profitcela organizaĵo kiu subtenas aliajn humanajn organizaĵojn per tradukoj, uzante reton de volontulaj tradukistoj[2] kun la celo faciligi la aliron al informoj pere de tradukoj pro homamaj kialoj[3]. Pli ol 3000 volontuloj alportas tradukojn por almenaŭ 490 helpo-organizaĵoj. La organizaĵo Tradukistoj Sen Landlimoj povas proponi tradukojn inter almenaŭ 100 lingvaj paroj[4].

Tradukistoj sen landlimoj

TRADUKISTOJ
SEN LANDLIMOJ
karitata organizaĵo
Komenco 1993 vd
Lando(j) UsonoFrancio vd
Sidejo Danbury (Konektikuto)
Situo Danbury (Konektikuto)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Ĉi tiuj asocioj povas tiel asigni tradukan buĝeton tiel savitan al iliaj agoj je subteno de loĝantaro kaj komunumoj kiuj vivas en mizeraj cirkonstancoj. La sidejo de la organizaĵo situas en Konektikuto, Usono.

Historio redakti

Origine kreita en 1993 fare de la specialigita kompanio Lexcelera (Eurotexte Group)[5] sub la franca nomo 'Traducteurs sans frontières' (tradukistoj sen landlimoj) kiel bonfara organizaĵo en Francio, ĝi celis helpi al kuracistoj sen landlimoj[3]. Poste 'Tradukistoj sen landlimoj' iom post iom ofertis tradukojn pro bono ankaŭ al ĉirkaŭ 160 bonfaraj organizaĵoj[6] (NRO-j kiel ekzemple Kuracistoj tutmondaj, Homaro kaj inkluziveco, Goodplanet.org kaj aliaj senproficelaj asocioj[3][7]. En 2011 estis fondita la usona Translators Without Borders (Tradukistoj Sen Landlimoj). Tradukistoj Sen Landlimoj estas subtenata de la platformo ProZ.com[8] ne nur pere de centoj da profesiaj tradukistoj kiuj volas volontuli por TSB, sed ankaŭ pro ĝia teknologio kiu faciligas kunlaboradon inter la asocioj kaj la tradukistoj.

Kriterioj por volontuloj redakti

Por esti elektita kiel volontulo, oni devas esti profesia tradukisto kun minimume kvar jaroj de profesia traduka sperto aŭ du jaroj de profesia traduka sperto kaj universitata diplomo en tradukado aŭ rilata temo. Tradukistoj sen landlimoj daŭre varbadas por tradukistoj kiuj parolas la araban, farsan, daran kaj grekan por helpi asociojn aktivaj en rilato al la eŭropa migra krizo[9].

 
volontuloj por la projekto Words of Relief / Paroles de soulagement / Vortoj de Krizhelpo

Lingva etenda indekso redakti

La lingva etenda indekso (angle:‘linguistic spread index’) por la uzataj lingvoj ene de Tradukistoj Sen Landlimoj montras etendon al aliaj lingvoj ol la plej gravaj eŭropaj lingvoj, favore al pli da lingvoj parolataj de tiuj kiuj plej bezonas la tradukan helpon[10]. Tiucele TWB celas per lokaj tradukaj trejnejoj por lokaj afrikaj lingvoj kiel la svahila, la kambaa, la luaj lingvoj, ktp povi pligrandigi la kvanton de tradukistoj por afrikaj lingvoj[3].

Traduktrejnado redakti

La komunumo de TWB arigas pli ol 160 000 tradukistojn (en 2024) por humanitaraj celoj tra la mondo ĉiutage, por faciligi la aliron al bazaj bezonoj (higieno, sekureco, sano, bazaj frazoj kaj informoj por rifuĝintoj, volontuloj...) por rompi lingvajn barojn dum humanitaraj krizoj kiel ekzemple la kronvirusa pandemio.

Tradukistoj sen landlimoj organizas traduktrejnajn kursojn kiel enkonduko al traduklaboro ene de la platformo: Basic Translator Training (Baza traduktrejnado), Introduction to Machine Translation and Post Editing (Maŝintradukado kaj posta prilaborado) kaj Introduction to Translation Tools (Enkonduko al komutilizitaj tradukprogramoj) kun la celo ke tiuj kursoj estu disponeblaj plurlingvae, kun speciala fokuso je lingvoj kun malmultaj tiaj rimedoj[11].

Kiel lingva volontulo ĉe Tradukistoj sen landlimoj, vi helpos pri tradukado, reviziado, eksterscena voĉo (angle: voice-over), subtekstigo kaj aliaj lingvorilataj taskoj. Vi povas elekti taskojn laŭ viaj lingvaj kapabloj, spertoj, interesoj kaj haveblaj taskoj. Vi estu flua en almenaŭ unu lingvo krom via denaska lingvo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Noto: CLEAR Global antaŭe nomiĝis Tradukistoj sen Landlimoj (angla akronimo TWB), sed pro ĝia rapida kresko tiu nomo ne plu reflektis ĉion, kion TWB faras. Tamen TWB ankoraŭ ekzistas kiel la plej granda sekcio kaj kernaktiveco ene de CLEAR Global. Reteja adreso de CLEAR Global estas https://clearglobal.org/
  2. (germana) Andreas Vierecke, Translators without Borders“: Übersetzer können Leben retten!", majo 2015
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (angla) Françoise Herrmann, Translating for humanity (Tradukante por la homaro), Translators Without Borders, la 29-an de junio 2012, alirite la 6-an de januaro 2020.
  4. (angla) Lori Thicke, Translators without Borders: A Community Translating to Save Lives, The Chronicle. En: www.atanet.org.
  5. Eurotexte Arkivigite je 2009-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (en) Charity Navigator (bonfaraj organizaĵoj kun Esperanto-nomo)
  7. (en) TWB Translation Center
  8. (en) Mark Tran: Translators fight the fatal effects of the language gap, The Guardian, la 16-a de majo 2012.
  9. (angla) Lori Thicke, Translators without Borders: A Community Translating to Save Lives, The Chronicle. En: www.atanet.org.
  10. (en) Enrique Cavalitto, Over 7 million words delivered[rompita ligilo],TWB,
  11. (en) Unlock the power of language with the TWB Learning Center, TWB, Blog.

Eksteraj ligiloj redakti