En komputado traduktempo estas la periodo dum kiu komputila programo estas traktata per tradukilo, t.e. tradukata el programlingvo en maŝinlingvon; kontraste al la aliaj fazoj de la programa vivociklo, precipe al la rultempo.

Praktike oni pli ofte uzas la terminon en la formoj adjektiva aŭ adverba: «eco kontrolebla traduktempe», «traduktempa eco».