Trafikakcidento estas akcidento, kiu ligiĝas al la trafiko kaj en kiu partoprenas almenaŭ unu veturilo kaj almenaŭ unu homo: ekzistas akcidentoj inter unu veturilo kaj fiksa objekto, unu veturilo kaj senveturila homo kaj inter du respektive pli multaj veturiloj. Temas pri evento almenaŭ neantaŭvidebla por unu el la akcidentaj partoprenantoj. En pli strikta senco oni kutime komprenas, ke la vorto trafikakcidento temus pri akcidenta evento sur strato, vojo aŭ placo, do havu kiel partoprenanton almenaŭ unu aŭton, kamionon, biciklon, motorciklon aŭ senmotoran ĉaron. Sed fakte ankaŭ akcidentaj eventoj, kiuj havas kiel partoprenanton relan veturilon (trajnon, tramon ktp.), aeran aŭ akvan veturilon, estas trafikakcidentoj.

Trafikakcidento en Kopenhago
trafikakcidento sur vojkruciĝo en Tokio

Vidu ankaŭ redakti