Trainera estas origine boato tipa de la hispana Kantabra Marbordo, propulsita per remiloj kaj foje per velo, antaŭe dediĉita al fiŝkaptado, sed hodiaŭ, post malpeziga modifo, al sporto de regattoj per remado. Kun fajnaj linioj, levita pruo kaj ronda poŭpo, ĝi bone eltenis la ondojn de la Kantabra Maro.

Fiŝkapta trainera
Trainera en Golfo de Santandero
Regatto de trainera en Golfo de Santandero

Ĝia nomo devenas de la vorto "traína" aŭ "traíña", kiu estas fiŝreto kun tre densaj maŝoj uzata por kaptado, ĉefe de anĉovoj kaj sardinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trainera en la hispana Vikipedio.