Trajneto de Saint-Trojan

Koordinatoj: 45° 50′ 17.2″ N 1° 12′ 30.7″ U / 45.838111 °N, 1.208528 °U / 45.838111; -1.208528 (mapo)

La trajneto de Saint-Trojan (france Le p’tit train de Saint-Trojan) estas turisma trajno en la insulo Oléron, en Francio. Inter aprilo kaj oktobro, ĝi veturas de la stacio en Saint-Trojan-les-Bains al la strando Maumusson per 6-kilometra etŝpura fervojo (600 mm).

Trajneto de Saint-Trojan

La trajneto ĉe la strando Gatseau

La trajneto ĉe la strando Gatseau
Superrigardo
Loko Saint-Trojan-les-Bains (Francio)
Trafikado
Trafikanto Société du tramway touristique de Saint-Trojan (STTST)
Teknikaj trajtoj
Longo 6 km
Ŝpuro 600 mm (Eta ŝpuro)
Dentorela fervojo Ne
vdr

Historio redakti

La trajnon fondis en la jaro 1963 D-ro Pol Gala, kiu unue volis rekonstrui iaman trajnon de Royan al La Tremblade. La trajno de Saint-Trojan unue ligis la stacion de Saint-Trojan al la stacio Gatseau, ĉe la samnoma strando. Pro la populareco de la trajno, la linio estis plilongigita en 1965 ĝis la dunoj de la okcidenta bordo de la insulo. Ĝi tiam estis 7 km longa, sed erozio iom post iom forigas la dunojn, kaj pro tio la finhaltejo estis rekonstruita plurfoje kaj la linio estis mallongigita. Hodiaŭ ĝia longo estas 6 km.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti