Trajnmuzeo en Grängesberg

Trajnmuzeo en Grängesberg, svede Lokmuseet i Grängesberg estas muzeo pri trajnoj en la sveda Ludvika komunumo.

Trajnmuzeo en Grängesberg

Troviĝas en la muzeo aro de lokomotivoj kaj vagonoj kiuj veturis la TGOJ-fervojojn. La objektoj, 135 unuoj, situas en sia propra medio en la erc-stacio de Grängesberg. Interalie estas videblaj 7 vaporlokomotivoj, unu el ili la sola funkcianta vaporturbinlokomotivo. Fotoekspozicio. Medio en Ekomuzeo Minlando.

La muzeo situas en la suda parto de Grängesberg. Ĝi estas malfermita de la 13-a de junio ĝis la 14-a de aŭgusto ĉiutage inter la 10h kaj la 17h. Gvidado post interkonsento.