Traktato de Aachen (1668)

La traktato de Aachen (aŭ franclingve Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio. Ĝi estis traktita de triobla alianco enhavinta Anglion, Nederlandon kaj Svedion.

Laŭ la teksto, Francio povis konservi grandan parton de okcidenta Hispana Nederlando, interalie dekdu fortigitaj urboj (inkluzive de Lille), sed devis redoni Franĉ-Konteon al Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti