Traktato de Amiens

La Traktato de Amiens (franclingve: la paix d'Amiens) provizore haltigis konfliktojn inter la Unua Franca Respubliko kaj Granda Britio dum la Francaj Revoluciaj Militoj. Ĝi estis subskribita en la urbo Amiens la 25an de Marto 1802 (Germinal 4a, jaro X, laŭ la Franca Revolucia kalendaro), de Jozefo Bonaparte kaj Charles Cornwallis, 1a Markiso de Cornwallis, kiel "Definitiva Pactraktato". La posta Paco de Amiens daŭris nur unu jaron (18a de Majo 1803) kaj okazigis la nuran periodon de ĝenerala paco en Eŭropo inter 1793 kaj 1814. Laŭ la traktato, Britio agnoskis la Francan Respublikon; la Britia parlamento estis forlasinta la historiajn postulojn de Anglio al la jam forpasinta Reĝlando Francio nur du jarojn antaŭe. Kun la Traktato de Lunéville (1801), la Traktato de Amiens markis la finon de la Dua Koalicio, kiu faris militon kontraŭ la Revolucia Francio ekde 1798.

Paĝo de la Traktato kun la ok sigeloj kaj ok subskriboj de la subskribintoj.