Traktato de Gulistano

La Traktato de Gulistano (ankaŭ konata kiel GolistanoGulestano) estis pac-traktato inter la Rusa Imperio kaj la Kaĝaroj (Persa Imperio), subskribita la 24-an de oktobro 1813 en la vilaĝo Gulistano en Montara Karabaĥo fine de la ruso-persa milito de 1804-1813.

Modifoj laŭ la interkonsentoj de la traktato.

La 11-ĉapitra traktato estis kreita de Sir Gore Ouseley (el Britio) kiu intervenis kiel peranto kaj ĝi estis subskribita de Haji Mirza Abol Hasan Ĥan el la persa flanko.

Enhavo redakti

Per tiu ĉi traktato:

  1. la Persa Imperio perdis ĉiujn siajn teritoriojn norde de la rivero Arakso kaj estis devigata agnoski la rusan suverenecon sur ili. Ĉi tiuj regionoj inkluzivas la teritoriojn de :
    1. ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de Dagestano ;
    2. ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de Kartvelio, inkluzive de ĉiuj urboj kaj vilaĝoj ĉe la bordo de la Nigra Maro;
    3. Samegrelo ;
    4. Abĥazio ;
    5. Gurio ;
    6. Ĥanato de Bakuo ;
    7. Derbento ;
    8. Ĥirvano ;
    9. Ĥanato de Karabaĥo ;
    10. Ĥanato de Ganĝa ;
    11. Ĥanato de Ŝakio ;
    12. Mughan ;
    13. Ĥanato Taliŝo ;
  2. Persio perdas la rajton navigi en la Kaspia Maro, kaj Rusio havas la ekskluzivan rajton havi militŝipojn ĉe la Kaspio;
  3. la du landoj subskribas interkonsenton pri libera interŝanĝo, la rusoj povas negoci en iu ajn regiono de Persio.
  4. Rusio promesis apogi al Abbas Mirza kiel heredanto de la persa trono post la forpaso de Fath Ali Ŝah (kio ne okazis pro la forpaso de la filo antaŭ la patro).

Irano oficiale konsideras ke tiu traktato kaj la sekva (traktato de Turkmenĉajo) kiel la plej humiligaj traktatoj kiujn ili subskribis.