Traktato de Lunéville

La Traktato de Lunéville estis subskribita en la Traktatejo de Lunéville la 9an de Februaro 1801. La subskribintaj partioj estis la Respubliko de Francio kaj Sankta Romia Imperestro Francisko la 2-a. Tiu lasta estis negocanta kaj je sia propra konto kiel reganto de la hereditaj teritorioj de la Habsburga Monarkio kaj je la konto de aliaj regantoj kiuj kontrolis teritoriojn en la Sankta Romia Imperio. La subskribintoj estis Jozefo Bonaparte kaj la Grafo Ludwig von Cobenzl, nome Aŭstria ministro pri eksterlandaj aferoj.

Centra Eŭropo el la Paco de Lunéville al la Reichsdeputationshauptschluss.

La Aŭstria armeo estis venkita de Napoleono Bonaparte ĉe la Batalo de Marengo la 14an de Junio 1800 kaj poste de Jean Victor Moreau ĉe la Batalo de Hohenlinden la 3an de Decembro. Devigitaj postuli pacon, la Aŭstrianoj subskribis alian en serio de malfavoraj traktatoj. Tiu traktato, kun la Traktato de Amiens de 1802), markis la finon de la Milito de la Dua Koalicio kontraŭ la Respubliko de Francio. La Unuiĝinta Reĝlando estis la nura lando ankoraŭ milita kontraŭ Francio dum alia jaro.

Eksteraj ligiloj redakti