Traktato de Nystad

La Traktato de Nystad (ruse Ништадтский мир), (svede Freden i Nystad) estas paca traktato inter la Rusa carlando kaj la Reĝlando de Svedio subskribita la 10-an de septembro 1721 en urbo Nystad (nun finna Uusikaupunki). Reĝo de Svedio Frederiko la Unua komisiis al diplomatoj Johan Lillienstedt kaj Otto Strömfeld subskribi la tekston. Same rusa caro Petro la Unua ordonis efektivigi subskribon al Jakobo Brjus kaj Andrej Osterman.

ŝanĝitaj bordoj laŭ la traktato

La traktato ŝanĝis la rus-svedan landlimon, tiel ke Svedio agnoskis la anekson de Livonio, Estonio, Ingrio, parto de Karelio kaj aliaj teritorioj por ĉiam al Rusujo, kiu siavice promesis pagi monan kompenson.

La traktato konsistis el enkonduko kaj 24 artikoloj. La ĉefaj punktoj de la Traktato estis la jenaj:

  • La eterna kaj nediskutebla paco inter la rusa caro kaj la reĝo de Svedio kaj iliaj posteuloj;
  • Kompleta amnestio ambaŭflanke, escepte pri la kozakoj, kiujn gvidis Ivan Mazepa kaj Kost Gordijenko;
  • Ĉiuj militagoj ĉesos dum 14 tagoj;
  • La svedoj cedas al la eterna posedo de Rusio: Livonion, Estonion, Ingrion, parton de Karelio;
  • Svedio reprenas Finnlandon;
  • La praktiko de kredo en ĉi tiuj teritorioj estas libera;

La 20-an de septembro 1721 Rusio ratifikis la traktaton, samtempe okazis grandiozaj festoj en Moskvo kaj aliloke. La venko en la Granda Nordia Milito (1700 - 1721) metis Rusion inter la plej gravaj eŭropaj ŝtatoj.

La 2-an de novembro 1721 Petro la Unua konsentis kun peticio de rusiaj senatanoj titoliĝi kiel Imperiestro de la tuta Ruslando kaj Patro de la Patrujo. La Rusia Imperio ekzistis ĝis 1917 dum 196 jaroj.

Samjare omaĝe al multaj meritoj de Jakobo Brjus la imperiestro alpropriigis la titolon Grafo de Rusia Imperio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] rusa teksto
  • [2] sveda teksto kun foto de subskriboj