Traktato de Parizo (1898)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Traktato de Parizo

La Traktato de Parizo de 1898, subskrita la 10-a de decembro, 1898, finigis la Hispan-Usonan Militon. Usono pagis al Hispanio 20 milionojn da dolaroj pro la posedado de Gvamo, Puerto-Riko kaj Filipinoj kiu ankaŭ batalis kontraŭ Usono en la Filipin-usona milito. Puerto-Riko kaj Gvamo ankaŭ restis sub usona kontrolo kaj Hispanio abandonis siajn plendojn pri Kubo kaj deklaris ĝian sendependon. La malvenko metis finon al la Hispana Imperio kaj markis la komencon de la kolonia potenco de Usono.

Sen la ĉeesto de la reprezentantoj de la kuba popolo, la 10-a de decembro 1898 subskribiĝis en Parizo la Pac-traktato interHispanio kaj Usono, kiu per ĝi metis finon al la milito. Per ĝi ankaŭ komenciĝis necerta periodo por la historio de Kubo, ĉar la insulo restis, kiel diris la generalo Máximo Gómez, "nek libera nek sendependa".

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Traktato de Parizo en Vikimedia Komunejo