La Traktato de Poti estis provizora interkonsento inter la Germana Imperio kaj la Kartvela Demokratia Respubliko en kiu ĉi-lasta akceptis germanan protekton kaj agnoskon. La interkonsento estis subskribita, la 28-an de majo 1918, de generalo Otto von Lossow reprezente de Germanio kaj de ĉefministro Noe Ramiŝvili kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Akaki Ĉĥenkeli por Kartvelio ĉe la kartvela nigramara havenurbo Poti.

Traktato redakti

La 28-an de majo la traktato estis subskribita. Tio estis nur du tagojn post la proklamo de la sendependeco de Kartvelio la 26-an de majo 1918, kaj kvar tagojn post kiam la vana german-mediaciita packonferenco inter la otomana kaj transkaŭkaza registaroj estis fermita en Batumo la 24-an de majo 1918. Instigita de la germana misio gvidata de Friedrich Freiherr Kress von Kressenstein kaj Friedrich Werner von der Schulenburg, Kartvelio retiriĝis de la Transkaŭkaza federacio kaj deklaris sin aparta respubliko. En senespera serĉado de aliancano kaj alfrontanta renoviĝintan turkan ofensivon, la kartvelaj ministroj tuj rapidis al Poti, kie germana delegacio estrata de grafo von Lossow atendis sur Minna Horn.. Provizora traktato estis subskribita en Poti la 28-an de majo. Kartvelio ricevis rekonon kaj protekton de Imperia Germanio. La konvencio provizis interalie por ke Germanio havu senpagan kaj senrestriktan uzon de la kartvelaj fervojoj kaj ĉiujn ŝipojn haveblajn en kartvelaj havenoj, por la okupado de strategiaj punktoj de germanaj ekspediciaj trupoj, la libera cirkulado de germana valuto en Kartvelio, la starigo de komuna Germana-kartvela minkorporacio, kaj la interŝanĝo de diplomatiaj kaj konsulaj reprezentantoj. En sekreta aldona letero, von Lossow promesis helpi sekurigi la internacian rekonon de Kartvelio kaj protekti ĝian teritorian integrecon[1].

Sekvo redakti

La german-kartvela kunlaboro, kvankam malegala kaj mallongdaŭra, montriĝis tre utila por la juna kartvela respubliko kaj kontribuis al ĝia supervivo en la turbulenta jaro 1918. La 11-an de majo, nova packonferenco malfermiĝis en Batumo. Ĉe tiu konferenco la otomanoj etendis siajn postulojn inkluzivi Tbilison same kiel Aleksandropolon kaj Eĉmiadzinon tra kiuj ili volis konstrui fervojon por ligi Kars kaj Ĝulfo kun Bakuo. La armenaj kaj kartvelaj membroj de la delegacio de la respubliko ekhaltis. Komencante la 21-an de majo, la otomana armeo antaŭeniris denove. La konflikto kondukis al la Batalo de Sardarapat (21-29 majo), la Batalo de Karakilisa (1918) (24-28 majo), kaj la Batalo de Aparan (21–24 majo). La 4-an de junio la Armena Demokratia Respubliko estis devigita subskribi la Traktaton de Batumo[2].

La germana misio foriris al Constanţa, kunprenante kartvelan delegacion kunmetitan de Ĉkenkeli, Zurab Avaliŝvili kaj Niko Nikoladze, al kiuj la Kartvelia Registaro konfidis intertrakti finan traktaton en Berlino. Tamen, Kartvelio decide rifuzis alianciĝi kun la Centraj Potencoj en la milito kaj daŭris longaj intertraktadoj, nur por esti abortigitaj de la milita malvenko de Germanio en novembro 1918.

Referencoj redakti

  1. Tadeusz Swietochowski, Russian Azerbaijan 1905-1920, page 119
  2. Richard Hovannisian "The Armenian people from ancient to modern times" Paĝoj 292-293