Traktato de Schengen

Traktato de Schengen estas interkonsento kiu forigas ŝtatliman kontrolon de personoj, kiuj traveturas trans ŝtatlimoj inter la traktato-ŝtatoj. Anstataŭe ĝi pliintensigas kunlaboron en sekuro kaj politiko pri aziloj. Ĝi temas ankaŭ pri ĉeŝtatlima kunlaboro.

Membroj de la traktato de Schengen

La interkonsento estis subskribita la 14-an de junio 1985 en la urbo Schengen en Luksemburgo.

La spaco redakti

La Schengen-spaco estas la areo kiu konsistas el la 26 eŭropaj landoj kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj, ankaŭ konataj kiel internaj landlimoj. Tiu spaco kreiĝis en 1985 pere de la Traktato de Schengen kaj ekfunkciis en 1995 por forigi la komunajn landlimojn inter la anoj kaj establi komunajn kontrolejojn en la ekstera parto de tiuj landoj. En la praktiko, la Schengen-spaco funkcias, laŭ migraj terminoj, kiel nur unu lando, kun komuna politiko pri viz-donado.

Partoprenantoj de traktato redakti

Membroj de traktato redakti

Plenaj membroj redakti

je la fino de 2015, kun dato de eknuligo de ŝtatlima kontrolo:

 
Membroj de traktato kun datoj de eknuligo de kontrolo
 
Nuntempa landlima signo

en flughavenaj landlimaj trairejoj: a) ekde 30-a de marto 2008, b) ekde 29-a de marto 2009

Membroj de facto redakti

  •   Monako (malfermata landlimo kun Francio)
  •   San-Marino (malfermata landlimo kun Italio)
  •    Vatikanurbo (malfermata landlimo kun Italio)

Kontrolo estas sur landlimoj de Andoro kun Francio kaj kun Hispanio.

Membroj malaktivaj redakti

Kelkaj ŝtatoj ja subskribis la traktaton, sed ankoraŭ (2016) ne plenumas la kondiĉojn por eknuligi la landlimajn kontrolojn. Ili estas:

Aliaj faktoj redakti

La 26 Schengen-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Svislando. Ĉiuj ĉi landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio, Islando, Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

Svislando kiel unua ne-EU-ano subskribis la traktaton kaj ekaplikos ĝin en 2008, sed nur por personoj. Ĉar Svislando ne membras en la dogana unio, oni plu kontrolos la varan trafikon.

Interesa sed jure enigma estas la kondiĉo de la membroj de facto.

Eksteraj ligiloj redakti