Traktato de Verduno

843 traktato dividanta la Frankan Imperion inter la nepoj de Karlo la Granda

La traktato de Verduno estas internacia jura akto redaktita la 11-an de aŭgusto 843. Ĝi asertis la dividon de la iama Karolida Imperio en tri partojn inter la tri filoj de Ludoviko la Pia (kiuj estis ankaŭ la nepoj de Karlo la Granda). Pri ĝi interkonsentis en 843 la 110 delegitoj de la tri reĝoj en la baziliko Sankta Kastoro, en Koblenz. La interkonsento ne postrestis en skribita formo aŭ ne estis notita.

La tri novaj reĝlandoj laŭ la traktato de Verduno (843).

Karlo kaj Ludoviko krome plifortigis sian fratan aliancon per la Ĵuroj de Strasburgo (842).