Tramtransporto en Tenerifo

Tramtransporto en Tenerifo, tram-sistemo sur insulo Tenerifo, estis inaŭgurita la 2-an de junio 2007. Ĝia unua linio ligas la centran bus-stacidomon (busŝanĝejon) de Santa Cruz de Tenerife kun la Avenuo de la Triunuo (avenida de la Trinidad) en La Laguna.

Tranvía de Tenerife

Tramoj ĉe finhaltejo "Intercambiador"
tramtransporto • municipa entrepreno
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo
Transportsistema speco Tramo
Komenco de trafiko 2-a de junio 2007
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,1 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 27
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto MTSA
Mapo
La itineroj de la linioj 1 kaj 2
La itineroj de la linioj 1 kaj 2
vdr
Tramo ĉe haltejo "Puente Zurita"
Laboroj dum la konstruado de haltejo "Ingenieros"

Historio redakti

En Tenerifo jam en la unua duono de la 20-a jarcento ekzistis tramo. Ĝi estis inaŭgurita la 7-an de aprilo 1901 per linio, kiu komenciĝis ĉe Plaza de España en Santa Cruz de Tenerife kaj finiĝis ĉe Plaza de la Concepción en La Laguna. Ĝin planis inĝeniero kaj soldato Julio Cervera Baviera el Segorbe. La 27-an de julio 1904 la linio estis plilongigita ĝis Tacoronte. En 1927 la administracio de Tenerifo disputis kun la organizantoj de la linio pro ties financaj problemoj. La tramo funkciis ĝis 1951, kiam pro serio de problemoj kaj akcidentoj kaj la konkurenco de aŭtoj kaj aŭtobusoj ĝi ĉesigis siajn servojn.

Fine de la 20-a jarcento la administracio ekplanis la konstruadon de nova tramo, kiu ligu la du urbocentrojn de la metropola zono Santa Cruz/La Laguna. Grandaj partoj de la loĝantaro kaj kelkaj politikistoj de la opozicio kritikas, ke ne okazis debato pri la realigo de la projekto. Ili argumentas, ke temas pri nenecesa malŝparo, ĉar la ekzistantaj aŭtobusaj servoj ne estas plene utiligataj kaj ne ekzistas strategio pri publika trafiko. Estas ankaŭ plendoj, ke la itinero de linio 1 inter la finstacioj estas pli larĝa kaj kosta ol la aŭtobusa, ke la busbiletoj iĝos pli kostaj kaj la busservoj malpli oftaj. Granda parto de la plendoj koncernas ĝenadon pro la konstrulaboroj.

La laboroj komenciĝis en 2004; fine de decembro 2005 okazis la unuaj provadoj sur peco de 600 metroj inter la trama remizo (en Taco) kaj la Universitata Malsanulejo de la Kanarioj (en La Cuesta).

Reto redakti

Linio 1 redakti

Ĝis majo 2009 ekzistis nur linio 1 (bus-stacidomo – avenuo La Trinidad). Ĝia longo estas 12,3 km. En tiu distanco ĝi transas altodiferencon de ĉ. 600 metroj, do havas mezuman deklivecon de ĉ. 5,3 %. Ĝi povas transporti 46.000 pasaĝerojn tage.

  • Haltejoj: bus-stacidomo (Intercambiador), Fundación, Teatro Guimerá, Weyler, La Paz, Puente Zurita, Cruz del Señor, Conservatorio, Chimisay, Príncipes de España, Hospital de la Candelaria, Taco, El Cardonal, Hospital Universitario, Las Mantecas, Campus de Guajara, Gracia, Museo de la Ciencia, Cruz de Piedra, Padre Anchieta, La Trinidad.

En multaj partoj la linio havas rezervitan spacon meze de strato. Tie la spacon inter la reloj oni ne pavimis, sed plantis per razeno. La maksimuma deklivo de la itinero estas 8,5 % (la fizika limo de fervojaj sistemoj estas ĉirkaŭ 11 %).

Planata estas plilongigo de la linio direkte al flughaveno Los Rodeos; tiel aldoniĝos kvar haltejoj: San Antonio, San Lázaro, Park and ride kaj Los Rodeos-TFN.

Linio 2 redakti

La 30-an de majo 2009 ekfunkciis linio 2, kiu iras de La Cuesta al Tincer kaj havas ses staciojn kaj longon de 3,7 km. En sia meza parto, inter Hospital Universitario kaj El Cardonal, ĝi uzas la vojon de linio 1 (1,4 km). La konstruado komenciĝis la 4-an de aprilo 2008. Eble la lnio iam iros plu al Santa María del Mar.

Oni antaŭvidis por la linio utiligon de 6.500 pasaĝeroj tage; la komenca uzo estis 5.000[1]. Ĝiaj haltejoj estas: La Cuesta, Ingenieros, Hospital Universitario (kun linio 1), El Cardonal (kun linio 1), San Jerónimo kaj Tíncer.

Provoj redakti

En 2006 kaj 2007 oni aranĝis provajn veturadojn inter la remizoj kaj laborejoj en Taco kaj la Universitato de La Laguna, kaj ankaŭ ĝis haltejo "Príncipes de España". Laŭ la progreso de la laboroj oni plilongigis la provejon ĝis la finstacioj.

Malfermo redakti

La tramsistemo planis la inaŭguron de sia unua linio por aprilo aŭ eble majo 2007, sed ĝi okazis nur komence de junio. La bileto de la tramo komence kostis 0,85 €, dum la busoj de TITSA 0,55 €. Ekzistas tutmonataj biletoj, kiuj permesas ajne da veturadoj per tramo aŭ TITSA-busoj.

La akcia societo Metropolitano de Tenerife, kiu plenumis la konstruadon kaj okupiĝas pri la zorgado de la linio, planas konstrui plian linion al la Norda Flughaveno de Tenerifo (flughaveno Los Rodeos).

La ĝis nun 20 trajnojn konstruis firmao Alstom. Ili estis produktitaj en Barcelono kaj transportitaj surtere (ne per fervojo, sed per kamionego) al Cádiz kaj surŝipe al Tenerifo.

La trajnoj konsistas el kvin artike ligitaj partoj. Ili longas 32 metrojn kaj pezas 40 tunojn, havas 60 sidlokojn kaj spacon por 140 starantaj pasaĝeroj. Dum la plej vigla tempo la ritmo de la tramveturado estas kvinminuta; tiam 17 trajnoj cirkulas samtempe. La tramo veturas de la 5-a horo matene ĝis noktomezo; antaŭ sabatoj, dimanĉoj kaj festotagoj ĝi veturas dum la tuta nokto.

Prezoj redakti

La bileto de tramo aŭ buso kostas 1,30 eŭrojn. Per uzo de kupono (BonoVia) la prezo reduktiĝas al 0,95 eŭroj; la kuponoj estas uzeblaj ankaŭ por aŭtobusoj. Monata bileto kostas 40 eŭrojn.

Kuriozaĵo redakti

La tramo ofertas senkostan ret-aliron dum la veturado, sed pro la mallonga daŭro de veturado tiu ĉi servo ne estas multe uzata.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti