Tramvojo Liberec – Jablonec nad Nisou

La tramvojo Liberec – Jablonec nad Nisou estas mallarĝ-ŝpura tramo konstruita en la jaroj 1947 ĝis 1955. Origine ĝi estis funkciigata kune de la trafikaj entreprenoj de Jablonec nad Nisou kaj de Liberec, nun ĝi estas parto de la liberec-a trama entrepreno. Same kiel la iama jablonec-a tramo kaj la origina liberec-a tramo ĝi havas ŝpuron de 1.000 mm (metra ŝpuro; nun en Liberec estas ankaŭ tramo kun normala ŝpuro). Ĝi estas laŭ sia tuta longo unutraka, kun preterpasejoj, kiuj havas parte insulajn (intertrakajn), parte flankajn kajojn.

Tramvojo Liberec-Jablonec
tramvojo • fervoja linio
Ĝeneralaj informoj
Loko Liberec kaj Jablonec nad Nisou
Transportsistema speco tramtransporto
Komenco de trafiko 1955
Aliaj informoj
Traklarĝo 13 km
vdr
Trama sekcio Zelené údolí – Jablonec, Měnírna (transformatorejo)
Preterpasejo Jablonec n. N., Brandl.

La linio estas nun parto de la urba amasa trafiko de Liberec, validas la normala tempa tarifo de urba publika trafiko. Iam validis sur la linio zona tarifo, kaj pro tio tie ĉi ankoraŭ laboris konduktoroj en tempoj, kiam en Liberec kaj aliaj ĉeĥaj urboj jam estis enkondukita senkonduktora reĝimo. Nun ĉiuj vagonoj de la linio estas ekipitaj per vendiloj de biletoj.

La veturtempo laŭ la horaro estas duona horo, la longo de la linio estas 13 kilometroj. Sur la tuta longo trafikas linio numero 11, en la sekcio inter Liberec kaj Vratislavice aldone dum iuj tempoj trafikas linio 5. Proksime de la linio staras haltejaj fostoj por la okazo, ke necesas instali dumtempan anstataŭan trafikon per aŭtobusoj. Ĉiutage ĉirkaŭ 11.000 homoj uzas la linion. De la jaro 1975 la aranĝo de la preterpasejoj ebligas minimumajn intervalojn de 6 minutoj sur la tuta linio; tamen la jablonec-a parto tute ne eluzas tiun eblon.

Linia skemo
Linia skemo

Haltejoj redakti

 
Unutraka haltejo Vratislavice, kirko
 
Halteja ŝildo, "laŭ signo/peto"
 Min.  Haltejo
Jablonec n. N., Tyršovy sady (IK)
(2) Jablonec n. N., Liberecká
(4) Jablonec n. N., Brandl (P, I, HP)
(5) Jablonec n. N., Měnírna (HP)
(7) Jablonec n. N., Zelené údolí (P 1975, I, HP)
(8) Jablonec n. N., Nový Svět (HP)
(10) Jablonec n. N., Proseč n. N., výhybna (P, I, HP)
(12) Jablonec n. N., Proseč n. N, pošta (P 2001, F, HP)
(14) Jablonec n. N., Proseč n. N, škola (P 1975, I, HP)
(16) Jablonec n. N., Kyselka (HP)
(18) Liberec, Vratislavice n. N., výhybna (P, I, IK 1975)
(20) Liberec, Vratislavice n. N., kostel (≂ kirko)
(22) Liberec, Lékárna (P 1966, F)
↑ Liberec, Pivovar (unudirekta)
(24) Liberec, Ústav soc. péče
(26) Liberec, Nová Ruda (P, F)
(27) Liberec, U Lomu
(29) Liberec, Textilana (P 1966, F)
(30) Liberec, Mlýnská
(26) Liberec, Fügnerova
(renkonto kun urbaj tramlinioj)
(33) Soukenné náměstí (DT)
(34) Liberec, Rybníček (DT)
Liberec, Tatranská (kelktempa)
(36) Liberec, Nádraží (= stacidomo, DT)
(37) Liberec, Viadukt (DT)
(urbaj tramoj iras plu)
 
Trirela trako en Liberec

Mallongigoj:

  • P = preterpasejo (parte kun la jaro de malfermo)
  • I = insula kajo (inter du trakoj)
  • F = flankaj kajoj (je la eksteraj flankoj de du trakoj)
  • IK = inspekta kavo, kiu permesas iri inter la reloj sub vagonon
  • P = halto nur laŭ peto
  • DT = dutraka (kun po tri reloj)

La fina stacio Tyršovy sady en Jablonec estas proksima al haltejo Lázně de la jablonec-a publika trafiko.

Haltejo Fügnerova en Liberec estas la centro de la tiea publika trafiko. Parto de la turna maŝo tie estas dutraka, tiel ke linioj 5 kaj 11 havas apartajn kajojn. En la sekcio inter Fügnerova kaj Viadukt (griza en la mapo), kiun servas ankaŭ la urbaj tramlinioj 2 kaj 3, trafikas nur parto de la vagonoj; aliaj finiĝas ĉe haltejo Fügnerova. Ĉar la aliaj linioj uzas normalŝpurajn trakojn, la trakoj tie havas tri relojn. La turna maŝo ĉe Fügnerova tamen estas nur por la mallarĝa ŝpuro.

Haltejo Tatranská estas finstacio por vagonoj irantaj al la remizo.

Situo redakti

Similaj tramoj en Ĉeĥio redakti

En Ĉeĥio estas nur du pliaj interurbaj tramoj:

Vidu ankaŭ redakti