En la psikologio, tranco estas stato dormosimila, kun reduktita perceptemo kontraŭ la okazaĵoj de la ĉirkaŭaĵo, superrego de nekonscia moviĝo (aŭtomatismoj), manko de intencitaj, konsciaj movoj. Trancoj apartenas al la simptomoj de histerio, kaj ilin povas estigi hipnoto.
Religiaj statoj de tranco estas nomataj ekstazo.
En spiritismo, tranco estas stato en kiu restas la mediumo dum la komuniko kun Spiritoj.

Per speciala danco tranciĝinta Derviŝo el Sudano