Transiraj fosilioj (la foresto de kelkaj intermezaj taksonoj estas populare nomita mankanta ligo) estas la fosiliigitaj restaĵoj de interaj formoj de vivo kiuj ilustras evoluan transiron. Ili povas esti identigataj per ilia reteno de iaj primitivaj (plesiomorfiaj) trajtoj en komparo kun iliaj pli derivitaj parencoj, kiam ili estas difinitaj en la studo de kladistiko. Multaj ekzemploj ekzistas, inkluzive de tiuj de primatoj kaj fruaj homoj.

La Londona specimeno de Arkeopterigo, malkovrita nur du jarojn post la publikado de La origino de specioj

Laŭ moderna evolusintezo, ĉiuj populacioj de organismoj estas en transiro. Tial, "transirformo" estas homa konstrukcio de elektita formo tiel reprezentante specialan evoluan scenejon, kiel rekonite en posteventa kono. Nuntempaj "transiraj" formoj povas esti nomitaj "vivantaj fosilioj", sed dum kladogramo reprezentas la historiajn diverĝojn de vivoformoj, la "transira fosilio" reprezentos organismon proksime de la punkto kie individuaj stirpolinioj (kladoj) diverĝas.

Ekzemploj redakti