Transplantado[1] estas la anstataŭigo de malbone funkcianta aŭ nefunkcianta organo de paciento. Organoj, kiuj povas esti transplantataj, estas la koro, la haŭto, la pulmoj, la renoj, la pankreato, la korneo kaj la hepato. Ankaŭ partoj de la haŭto, la hepato kaj la ostmedolo estas foje transplantataj. Transplantado de nervoj povas helpi ĉe neŭrotmezo.

Transplanta operacio en 1968

Organdonaco estas la ago preni organon aŭ histon de la korpo de unu persono al la korpo de alia persono, por transplanti ĝin en la korpon de la alia persono. Ĉi tiu organo nomiĝas grefto. Se la enplantaĵo estas sorbita de la korpo de la paciento, ĉi tio povas signife plibonigi la kvaliton de lia vivo, kaj en iuj kazoj eĉ savi lian vivon.

Rifuzo redakti

La korpo rigardas fremdajn ĉelojn kiel malamikan infekton kaj provas detrui ilin per MHC-I-sensiloj. Plej ofte tio estas bona meĥanismo, kiu preventas malsanojn, sed ĉe transplantado ĝi estas granda problemo.

Por eviti rifuzon, oni uzas tiel nomatan histokongruan donacanton; plej ofte temas pri familiano, sed ankaŭ povas esti aliulo. Kelkfoje la paciento estas sia propra donacanto, ekzemple kiam temas pri transplantado de haŭto. Tiuokaze ne okazos rifuzo. Por scii, ĉu la transplantota histo ne estos rifuzita, oni determinas la histotipon de la donaca organo en laboratorio. Tiuj informoj estos konservitaj en datumbazo, por ke oni povu rapide retrovi la ĝustan donacan histon.

Historio redakti

 
La pentraĵo estis supozeble farita en la fino de la 15-a jarcento kaj montras scenon prenitan el la verko de Jacobus de Voragine, el la jaro 1275. Laŭ tiu libro, sakristiano en la Preĝejo de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, en Romo, kiu suferis de gangreno je unu el siaj kruroj, sonĝis, ke la ĝemelaj sanktuloj amputis la malsanan korpoparton kaj anstataŭigis ĝin per kruro de ĵus mortinta etiopa sklavo. Kiam la sakristiano vekiĝis, li konstatis, ke li havas sanan anstataŭan kruron, tamen nigrahaŭtan. Laŭ la tradicio, tiuj du sanktuloj praktikis medicinon ĉirkaŭ la jaro 300 post Kristo.

Nuntempe, la tekniko pri transplantoj mirinde evoluis kaj transformiĝis al unu el la plej elstaraj atingoj de medicino. Pro tio, oni supozas, ke ĝi estas nova afero en la historio. Tamen ne. Tiu penado de medicinistoj komenciĝis antaŭ tre, tre longa tempo. En egiptaj papirusoj oni trovis priskribojn pri transplantoj faritaj 2500 jarojn a.k.! En Hindujo, kie geedza malfidelo estis punita per amputo de la nazo, kuracisto plenumis rekonstruon de nazo per haŭtotransplanto, jarcentojn antaŭ Kristo. En la jaro 1905, la viena okulkuracisto Edward Zirm sukcesis fari la unuan bonrezultan transplanton de homa korneo, post multaj aliaj provoj faritaj de liaj kolegoj. La unuaj veraj transplantoj de renoj okazis meze de la 20-a jarcento. En 1967 Christian Barnard famiĝis pro la unua transplanto de koro, post kiu la paciento vivis dum 18 tagoj. Preskaŭ samtempe oni inaŭguris la transplantadon de hepatoj en homojn. En la dua duono de la 20-a jarcento okazis eltrovo, kiu ŝanĝis la historion pri transplantoj: la eltrovo de drogoj, kiuj mildigas la reagon de la korpo kontraŭ la “fremdaj” transplantitaj organoj.

Kiam oni tralegas la historion de medicino rilate al transplantoj de organoj, oni neeviteble sentas, ke la vera “miraklo” ne estis tiu de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, sed tiu atingita de medicinistoj, laŭlonge de miljara strebado.

Landoj redakti

Belorusio redakti

Belorusio havas unu el la plej evoluintaj sistemoj de transplantado en Eŭropo, funkciantan en ĉiuj provincaj hospitaloj. Eblas transplanti organon de iu ajn persono, inkluzive de geedzo, amiko aŭ nekonata persono, akceptinta donaci sian organon. 10% de la transplantadoj estas destinitaj por eksterlandanoj. Antaŭ malboniĝo de la rilatoj inter la du landoj sekve de politika krizo en Belorusio en 2020–2021, Belorusio estis la precipa transplantejo por civitanoj de Ukrainio. En 2021 ukrainaj aŭtoritatoj ĉesigis tiun ĉi kunlaboron pro politikaj konsideroj[2].

Ukrainio redakti

Ekde sia sendependiĝo en 1991 Ukrainio malsukcesis krei propran sistemon de organa transplantado. Tion kaŭzis malsufiĉo de ekipaĵoj kaj fakuloj en provincaj hospitaloj, kaj komplika burokrata proceduro, fortimiganta la kuracistojn kaj malebliganta agi rapide kiel tion postulas la transplantado. Laŭ leĝo, aprobita en 2019, por preni ĉe paciento transplantotan organon kuracistoj devas konstati cerban morton, poste esplori ĉu la paciento akceptis esti organdonacinto, kaj se tio ne okazis ili devas peti permeson de liaj parencoj. Ĉion ĉi devas kontroli transplanta kirurgo[2].

En 2021 ĉiujare necesis 1 500 transplantotaj renoj dum en la unua duonjaro 2021 estis faritaj nur 120 renaj transplantadoj. Necesis 500 hepatoj, sed nur 20 estis transplantitaj. Almenaŭ 400 koroj necesis, sed nur kelkdek transplantadoj estis faritaj. 30 hospitaloj en Ukrainio havis licencojn pri organa transplantado, sed efektive nur 12 faris tion. En decembro 2019 en Kovelo estis farita la unua kora transplantado post 15-jara paŭzo[2].

Dum jardekoj homoj kiuj bezonis tion devis vojaĝi eksterlanden kaj la ŝtato foje pagis tion. De 2010 ĝis 2014 la ŝtato pagis la kuracadon de po 14 ĝis 40 homoj jare. En 2014 estis kuracitaj 84 pacientoj, dum en 2021 la registaro financis la kuracadon de 450 homoj, kun la averaĝa kosto de kuracado je proksimume 75 000 eŭroj. Sed laŭ neoficialaj pritaksoj, necesas po proksimume 5 000 operacioj jare[2].

Multaj veturis al Barato, sed ĝi ĉesigis transplantadojn por ukrainoj en 2018, ĉar ĝia registaro decidis ke baratanoj havu prioritaton tiukampe. Ekde la mezo de la 2010-aj Belorusio iĝis la precipa centro de organa transplantado por ukrainoj. Sed post malboniĝo de la rilatoj inter la du landoj sekve de politika krizo en Belorusio en 2020–2021, ukrainaj aŭtoritatoj ĉesigis ankaŭ tiun ĉi kunlaboron[2].

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Komplika situacio je translima transplantado en Ukrainio (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2021-11-14). Arkivita el la originalo je 2023-08-27. Alirita 2023-11-01.

Vidu ankaŭ redakti