Transporter 2 (esperante “La Transportisto 2”), estas agfilmo, prezentita en 2005. Ĝi estas la sekvo de The Transporter.

La Transportisto 2
filmo
Originala titolo Transporter 2
Produktadlando Usono, Francio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2005
Daŭro 1h27
Ĝenro agfilmo
Kameraado Mitchell Amundsen
Reĝisoro(j) Louis Leterrier, Corey Yuen
Produktisto(j) Luc Besson, Stephen Chasman
Scenaro Luc Besson, Robert Mark Kamen
Filmita en Miamo
Loko de rakonto Miami metropolitan area • Miamo
Muziko de Alexandre Azaria
Rolantoj Jason Statham • Alessandro Gassmann • Amber Valletta • Kate Nauta • Matthew Modine • Jason Flemyng • François Berléand • Keith David • Shannon Briggs • AnnaLynne McCord • The Boogeyman
Produktinta firmao EuropaCorp 
TF1 
Canal+ 
TPS Star
IMDb
vdr

Temo redakti

Frank Martin (Jason Statham) ŝanĝas laboron kaj iĝas ŝoforo de la familio Billings. Intertempe li amikiĝas kun Jack, la eta filo de la familio Billings. Iam, Frank devis akompani Jack-on ĉe la kuracisto, sed la kuracista personaro havis suspektan sintenon. Efektive viruso estis injektita al Jack, sed la celo estis trafi la patron de Jack, ĉar li estas ministro, kiu aprobas leĝojn kontraǔ la drogo. Oni devas trovi rapide la antidoton. Por estri ĉi tiun planon estas Gianni (Alessandro Gassman) kaj lia fianĉino Lola (Kate Nauta).

Vidu ankaŭ redakti