Transporto en Argentino

La transporto en Argentino estas bazata en kompleksa reto de ŝoseoj, uzata ofte de busoj kaj ŝrĝokamionoj. La lando posedas nombrajn kaj internaciajn kaj enlandajn flughavenojn. La gravo de trajno por mallongdistanca veturado estas malplia nuntempe, kvankam iam estis prioritata. La transmara transporto estas tre uzata por vartransporto.

En la urboj la ĉefa transportrimedo estas la buso (aŭtobuso, kun linioj kiuj transportas milionojn da personoj ĉiutage. Bonaero krome havigas al siaj loĝantoj unikan servon de metroo, nome la ununura en Argentino.

La Avenuo General Paz estas grava aŭtovojo por aŭtoj inter la urbo kaj la provinco Bonaero.
La Internacia Flughaveno Ministro Pistarini estas la ununura en Latinameriko kiu funkciigas flugojn al la kvin kontinentoj, kaj estis kvalifikita kiel plej bona flughaveno de la mondoregiono fare de Skytrax.[1] Ĝi situiĝas ĉe Ezeiza, for de la urbaj limoj, sed servas majoritate al la Federala Ĉefurbo kaj al la metropola areo.
Internacia Flughaveno de Ezeiza.

Bonaero, ĉiuj la provincaj ĉefurboj escepte Ushuaia kaj mezgrandaj municipoj troviĝas interkonektitaj de la 37 740 km de asfaltitaj vojoj. Argentino havas ankaŭ 600 000 km de municipaj stratoj.

Al la historiaj Aŭtovojo Bonaero - La Plata kaj Aŭtovojo 2 aliĝis la Aŭtovojoj Kordobo - Carlos Paz, Rosario - Kordobo, Villa Mercedes - Mendoza, Mezopotamia Aŭtovojo, inter aliaj. Krome kelkaj urboj havas ĉirkaŭajn ŝoseojn kvarrelajn.

Oni ĉirkaŭkalkulas, ke estas 8 527 256  aŭtoj en Argentino, distribuitaj en 5 325 231 aŭtomobiloj, 1 370 312 pli malpezaj veturiloj, 417 042 de ŝarĝo kaj 62 785 por transporto de pejzaĝoj, sen enkalkuli 517 449 unuojn nedefinitaj.[2]

La argentina fervoja sistemo estis privatigita komence de la 1990-aj jaroj, enhave kaj la transporton de ŝarĝo kaj la translokigon urban de pasaĝeroj. Je 2006 Argentino havas ĉirkaŭ 31 902 funkciigeblajn kilometrojn de fervojoj. Totale ekzistas ĉirkaŭ 40 245 km de fervojoj, sed multaj eroj restis abandonitaj en la epokoj de 1963, 1977, kaj de la 1990-aj jaroj.

Argentino havas ĉirkaŭ 11 000 km da navigeblaj riveroj.[3] La reto de rivervojoj estas komponita de la riveroj La Plata, Paranao, Paragvajo kaj Urugvajo. La ĉefaj riveraj havenoj estas tiuj de Zárate kaj Kampana.

La majoritato de la produktoj importitaj de Argentino alvenas al la lando tramare. La ĉefaj havenoj estas la jenaj: Bonaero, La Plata-Ensenada, Bahía Blanca, la havenoj de Up-River, Mar del Plata, Quequén-Necochea, Comodoro Rivadavia, Puerto Deseado, Puerto Madryn kaj Ushuaia. La haveno de Bonaero estas historie la unua laŭ unuopa gravo, sed la zono konata kiel Up-River, kiu etendiĝas laŭlonge de 67 km de la areo de la provinco santafea de la rivero Paranao, kunigas 17 havenojn kiuj koncentras la 50 % de la totalo de la eksportado de la lando.[4][5]

La Internacia Flughaveno de Ezeiza, je ĉirkaŭ 35 km de la centro de Bonaero, estas la plej granda de la lando kaj disponas de instalaĵoj por movigado kaj stokado de ŝarĝo. La entrepreno Aerolíneas Argentinas, kiu estis privatigita en 1990 kaj poste reŝtatigita, faras enlandajn kaj internaciajn flugojn. Ekzistas krome diversaj aerlinioj enlandaj. La ĉefaj internaciaj aerentreprenoj uzas Bonaeron kiel celo aŭ haltejo por siaj aervojoj[6]

Notoj redakti

  1. Ezeiza chosen as best airport in the region; Santiago second. MercoPress, 6a de septembro de 2007.
  2. http://www.adefa.com.ar/anuarios/anuario_2006/6_parque_automoto1-vehicle_fleet.pdf Arkivigite je 2008-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Parque automotor en Argentina, alirita la 13an de aŭgusto de 2008, Anuario 2006, Asociación de fábricas de automotores.
  3. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/ar.html#Trans Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Transportation in Argentina, alirita la 23ande junio de 2008, 19a de junio de 2008, The World Factbook, CIA
  4. http://www.barrilli.com/bw/noticias2.vsp?tok=1212158410904&nid=30318[rompita ligilo] Jornada sobre la hidrovía Paraguay-Paraná, alirita la 31an de majo de 2008, Barrilli, 29a de majo de 2008, Barrilli.
  5. http://www.sspyvn.gov.ar/puertos_habilitados.html Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine Listado de puertos habilitados, alirita la 23an de junio de 2008, Secretaría de transporte de la Nación Argentina.
  6. http://www.mibuenosairesquerido.com/xArgentina6.htm Infraestructura de Argentina, alirita la 23an de junio de 2008, Mi Buenos Aires Querido

Eksteraj ligiloj redakti