Transporto en Parizo

La sistemo de transporto en Parizo kongruas kun la grandeco de la aglomeraĵo de Parizo kaj kun ĝia rolo kiel ĉefurbo de Francio.

Flughavenoj redakti

La Flughaveno de Paris-Le Bourget (en franca Aéroport de Paris - Le Bourget) (kodo IATA: LBG, kodo ICAO: LFPB) estas flughaveno en Le Bourget kaj Dugny, 12 km nord-nordoriente (NNE) de Parizo. Ĝi estas nuntempe uzata nur por ĝenerala aviado (aviado de negoco) same kiel por aeraj ekspozicioj.

La Flughaveno Parizo-Orly estas internacia flughaveno. Ĝi situas proksime de Parizo, apud la urbo Orly. Ĝi estas uzata precipe por flugoj al Francio, Eŭropo, Magrebo, Mezoriento kaj transmaraj teritorioj de Francio.

Flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle (IATA-kodo : CDG) lokiĝas norde de Parizo. Ĝi estas la unua flughaveno de la lando. Ĝia nomo devenas de la Franca generalo Charles de Gaulle.

Publika transporto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Île-de-France mobilités.

La reto de publika transporto en Parizo estas aparte evoluinta. La metroo, kiu provizas 20% de Parizaj transiroj (ĉu interne de Parizo aŭ inter Parizo kaj la antaŭurboj), igante ĝin post piedirado la dua plej grava maniero de transiro, estas ties plej emblema reprezentanto. Dum la lastaj jardekoj, la kresko de la oferto enfokusigis plibonigi la priservon de la antaŭurboj per, inter aliaj, la kreo de la Reto Ekspresa Regiona (RER). Hodiaŭ Île-de-France mobilités (antaŭe STIF), kiu provizas kunordigon kaj financadon por publika transporto en Francilio, investas en la kreado de tram-reto kaj en starigo de koridoroj por bus-linioj.

Mapo de linioj de Metroo, RER kaj Tramo (2012)


Transportilo Trafikanto Transportitaj vojaĝantoj (milionoj) Nombro da linioj km da vojoj Nombro da stacioj Priservita areo
Metroo RATP 1 350 16 219,9 302[1] Parizo kaj apuda ĉirkaŭurbo
RER RATP 440 115 65 Parizo kaj ĉirkaŭurbo
SNCF 614 1 296 443 Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Transilien (krom RER) SNCF 8 Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Tramo RATP 341 8 103,8 181 Parizo kaj ĉirkaŭurbo
SNCF 1 8 11 Ĉirkaŭurbo
Buso RATP 940 316 2 816 1 274 Parizo (350 milionoj da vojaĝantoj) kaj ĉirkaŭurbo
Optile 250 1 078 20 133 24 500 Granda ĉirkaŭurbo
Statistikoj pri publikaj transportoj de la aglomeraĵo de Parizo (2004)[2]

¹La ekspluatado de linioj A kaj B estas partigita inter SNCF kaj RATP.

Metroo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Parizo.

Trajno (RER) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio.

Trajno (Transilien) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transilien.

Tramo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo.

Buso redakti

Reto de aŭtobusoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busoj de RATP.

Nokta buso redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Noctilien.

Referencoj redakti

  1. La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302.
  2. Ciferoj de 2004 Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de Stif.

Vidu ankaŭ redakti