Trapo estas genro de akvaj herboj, el kiuj la plej konata specio (Trapa natanskvarkorna trapo; akvonukso) estas eŭropa unujara akva herbo, kun metrolongaj tigoj, portantaj subakve plumforme aranĝitajn radikojn, dum la flosantaj partoj de la tigoj portas rozeton el pufapetiolaj folioj kun unuopaj blankaj floroj kaj kun fruktoj, kiuj estas nigra-brunaj drupoj (aŭ glanofrukto?) havantaj 4 kornoformajn elkreskaĵojn. Ties internon oni manĝis krude aŭ kuirite. Ĝi havas kaŝtanguston. Ĝi kreskas en ne- aŭ apenaŭ fluantaj akvoj (ekz. en inundareo). Pro organika poluado trapo malaperas el la areo. Ĉar ĝi ne toleras la natriajn jonojn, tute mankas en la sodiĝantaj akvoj.

Akvonukso ('Trapa)

La ŝosa planto aperas en Hungario fine de majo kaj floras en julio-aŭgusto. La etaj floroj estas blankaj, la polenadon faras insektoj, sed oftas la mempolenado. La frukto evoluas subakve, el la kalikoj formiĝas la karakterizaj kornoj. La semoj maturiĝas je oktobro-novembro. La frukto subgrundiĝas kaj tie kaptas per la kornoj la grundon. Se la semoj elfalas, la frukto ofte aperas surakve, ĉar la ekstera ŝelo longtempe malkonstruiĝas pro la enhavanta tana acido.

La frukto entenas 50 % da karbonhidratoj, 20 % da proteinoj, ĝia gusto similas al tiu de la marono.

La kvarkorna trapo estas protektita planto en Hungario.

Pliaj specioj redakti

  • Trapa bicornis dukorna trapo en Ĉinio
  • Trapa bispinosa dudorna trapo en Hindio