Travesĉio

transa ineca identeco en Sud-Ameriko

En iuj kulturoj, kutime en Sud-Ameriko, travesĉio estas genra identeco priskribanta personojn, ĉe-naske asignitajn kiel maskloj, kaj havantajn inumajn genran rolon kaj genran sinesprimadon, speciale tra uzado de korpaj modifoj kiel ekzemple hormona anstataŭa terapio, mamaj implantoj, kaj silikona injekto. Travesĉioj estas iafoje priskribataj kiel transgenruloj aŭ kiel masklaj transvestitoj, kaj dum ili estas konsiderataj aliaj ol transulinoj, ilia efektiva genra identeco estas malfacile difinebla sen troĝeneraligo.[1]

"Travesĉio" unue estis pejorativa termino, sed poste estis resignifigita de Argentinaj kaj Peruaj travesĉiaj aktivuloj.[2]

Travesĉioj videbliĝis kiel aparta socia grupo en la 1970-aj.[3]

Inter travesĉioj, kelkaj estas duumaj transseksaj duuminoj, kelkaj estas nur travesĉioj kaj ne duuminoj, restante jam ekster la seksa duumo, kaj kelkaj estas neduumaj travesĉioj, kun ilia neduumeco jam malimplicita en la nomo de ilia identiĝo, kvankam la esprimo neduuma travesĉio estas pli ampleksa, ĉar nur travesĉio implicas, ke la nura genro estas travesĉio.[4]

Referencoj redakti