Travideblo

eco de objekto aŭ substanco por elsendi lumon kun minimuma disĵetado

Travideblotravidebleco estas eco de materiomaterialo tralasi lumon tiel, ke objekto videbla tra ĝi estas tute aŭ parte rekonebla fare de rigardanto antaŭ ĝi.

Ŝtuparo el lamenita vitro.

Ekzemploj de travideblo redakti

Materio redakti

Materialo redakti

Travidebla ceramiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Travidebla ceramiko.

Multaj ceramikaj materialoj, kaj vitraj kaj kristalaj, estas uzataj en optiko kiel travideblaj materialoj en variaj formoj el solid-stataj komponantoj ĝis altsurfacaj areformoj kiel fajnaj filmoj, ŝirmiloj kaj fibroj.[1] Tiaj aparatoj trovis disvastigan uzadon por variaj aplikaĵoj en la elektro-optika fako kiel jenaj: optikaj fibroj por gvidita lum-onda transmisio, optikaj ŝaltiloj, laser-amplifiloj kaj lensoj, gastujoj por solid-stataj laseroj kaj optikaj fenestraj materialoj por gas-laseroj, kaj infraruĝaj varmoserĉaj aparatoj por sistemoj de gvidado de misiloj kaj de noktovidado.[2]

Metafora uzo redakti

Pri organizo:

«Travidebla estas organizo sen burokratiaj sekretoj, en kiu ĉiu membro rajtas kaj povas scii ĉion diritan ene de la asocio, do, en kiu nenia propono, diskutero aŭ decido estas kaŝita antaŭ unu aŭ iuj membroj.

En tradiciaj - precipe "paperepokaj" - asocioj ekzistas estraro, kies membroj diskutas kaj decidas anstataŭ la asocianoj, kaj kutime la asocianoj ne scias, kion diris la unuopaj estraranoj.

Travideblo estas ebla ankaŭ en tradiciaj organizoj, se ties estraro laboras ekskluzive per reta dissendolisto kaj se tiu dissendolisto estas legebla por ĉiuj asocianoj. Sed ĝis nun tio nenie okazas en tradicia organizo. MAS, en tiu senco, estas travidebla, ĉar ĉiuj membroj estas samtempe minimume legaj membroj en ĉiuj dissendolistoj de MAS, kaj krome - eĉ esence - ĉar ĝi estas bazdemokratia.» [3]

Notoj redakti

  1. Patel, P.J., et al., (2000) "Transparent ceramics for armor and EM window applications", Proc. SPIE, Vol. 4102, p. 1, Inorganic Optical Materials II, Marker, A.J. kaj Arthurs, E.G., Eds.
  2. Harris, D.C. (2009) "Materials for Infrared Windows and Domes: Properties and Performance", SPIE PRESS Monograph, Vol. PM70 (Int. Society of Optical Engineers, Bellingham WA)
  3. (Difino de [[Monda Asembleo Socia (MAS)|MAS]]). Arkivita el la originalo je 2006-02-03. Alirita 2005-08-02.