Tresjuncos [Tresjuncos] (Tri Junkoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Tresjuncos
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16422
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Domingo Porras Moya (UPT)
Demografio
Loĝantaro 346  (2013)
Loĝdenso 4,92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 2° 45′ U (mapo)39.7013812-2.7557661Koordinatoj: 39° 42′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 70,29 km² (7 029 ha)
Tresjuncos (Provinco Kvenko)
Tresjuncos (Provinco Kvenko)
DEC
Tresjuncos
Tresjuncos
Situo de Tresjuncos
Tresjuncos (Hispanio)
Tresjuncos (Hispanio)
DEC
Tresjuncos
Tresjuncos
Situo de Tresjuncos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tresjuncos [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas tresjunqueño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 346 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,92 loĝ/km².

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2008 2012
600 546 488 445 425 368

Situo redakti

Tresjuncos estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 800 m; je 104 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 120 el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 18 km norde de Belmonte laŭ la regiona ŝoseo CM-3011 kaj je 42 km sude de Tarancón. La areo de ties teritorio estas de 70.29 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′5″N 2°45′21″Ok.

Historio redakti

Estas en la areo multaj restoj el Neolitiko kaj el la epoko de la Romia Imperio survoje el la mino de kristala ŝtono (nunaj Osa kaj Belmonte al la urbo Segobriga. La kristanoj konkeris laareon el la islamanoj fine de la 12a jarcento kun Alarkono. Multaj feŭdaj konfliktoj okazis en la areo eĉ ekzekuto de du partianoj de la rivaloj de la reĝino Isabel la 1-a (Kastilio).

Komence de la 20a jarcento loĝanto de Tresjuncos kromnome "El Cepa", malaperis, kio okazigis unu el plej dramaj eraroj de la historio de la hispana juĝsistemo, konata kiel la Murdo de Kvenko, kiu siavice inspiris romanon de Ramón J. Sender kaj filmon de Pilar Miró.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tresjuncos, sed poste okazis elmigrado (ĉefe al Barcelono, nome al la komarko Malsupra Jobregato, je 600 km kaj al Valencio je 300 km), senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Tresjuncos kie oni falis al la nunaj 346.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Ĉasado.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti