Tretjakovskaja (stacio de Moskva metroo)

stacio de Moskva metroo

060 080

Tretjakovskaja
ruse Третьяковская
"Tretjakovskaja" kaj ĝiaj pasaĝeroj
Suda stacia halo
Norda stacia halo
Nomo de stacio sur ĝia muro
Transfer Station • metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Zamoskvoreĉje (Centra arondismento)
Geografia situo 55° 44′ 30″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo)55.74166666666737.6275Koordinatoj: 55° 44′ 30″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo)
Tretjakovskaja (Moskvo)
Tretjakovskaja (Moskvo)
DEC
Tretjakovskaja
Tretjakovskaja
Tretjakovskaja
Situo de Tretjakovskaja
Map
Tretjakovskaja
Kajoj 1
Historio
Malfermo 3-a de januaro 1971
Arkitektoj
  • V.Polikarpova
  • A.Marova
  • R.Pogrebnoj
  • V.Filippov
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 097 (Kaluĵsko-Riĵskaja linio)
085 (Kalininsko-Solncevskaja linio)
Linio Kaluĵsko-Riĵskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Kitaj-Gorod Oktjabrjskaja
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Marksistskaja Volĥonka
vdr

Tretjakovskaja (ruse Третьяковская, "de Tretjakova galerio") estas stacio de la Metroo de Moskvo en centra parto de Moskvo (distrikto Zamoskvoreĉje). Ĝi estas fina sur Kalininsko-Solncevskaja linio kaj situas najbare al stacio Marksistskaja. Samtempe ĝi estas stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja linio kaj situas inter stacioj Kitaj-Gorod kaj Oktjabrjskaja.

Ĝia profundo estas 46 metroj. Arkitekturistoj estas V. Polikarpova, A. Markova (suda halo), R. Pogrebnoj, V. Filippov (norda halo). Inĝenieroj-konstruistoj estas Ju.Muromcev (suda halo), E.Ĉernjakova, M.Belova (norda halo).

La stacio havas du halojn (suda kaj norda) havantajn po unu kajo kaj du trakoj kaj kunligitajn per transirejo. Per komuna subtera vestiblo oni povas atingi elirejon al stratoj Bolŝaja Ordinka, Malaja Ordinka kaj Klimentovskij strateto.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:35-1:00.

Nomo redakti

Sian nuntempan nomon "Tretjakovskaja" ricevis de situanta proksime Tretjakova bilda galerio.

Ĝis junio de 1983 la stacio estis nomita "Novokuzneckaja" (nun tiel nomiĝas kunligita stacio de Zamoskvoreckaja linio). Dum plivastigo de Moskva metroo ĝi estis alinomigita. Decido pri alinomigo aperis du monatojn antaŭe[1].

Historio redakti

Suda halo estis malfermita la 3-an de januaro 1971. Dekomence "Tretjakovskaja" estis stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja metrolinio.

La 11-an de januaro 1986 ekfunkciis norda halo. Dum sekvintaj du semajnoj unu vojo de suda halo estis komutita al linio Kalininskaja kaj la 25-an de januaro 1986 oni malfermis trafikon laŭ "flava" linio.

Dekoro redakti

Muroj ĉe trakoj en suda halo estas faritaj el griza marmoro, planko estas kovrita de griza granito. Muroj de norda halo estas kovritaj de rozkolora marmoro; la muroj estas dekoritaj per bronzaj portretoj de rusiaj pentristoj (aŭtoro - A.Burganov).

Akcidentoj redakti

  • La 1-an de januaro 1998 trajna stiristo trovis en vagono suspektindan forlasitan saketon kun dratoj. Ĝi estis metita al ĉambreto de stacia deĵorantino kaj post duonhoro eksplodis. Pro tio estis vundita deĵorantino kaj iomete suferis du ordigistinoj. Kialoj de la ago ĝis nun estis ne ĝuste konataj; el eblaj variantoj oni nomas huliganecon aŭ ekonomiajn kialojn[2].
  • La 27-an de aprilo 2009 unu pasaĝero pereis hazarde falinte sur relojn[3]. La 24-an de oktobro 2013 ebria pasaĝero falis sur relojn; trafiko estis dum nelonge interrompita, la homo postvivis[4].
  • La 24-an de februaro 2010 okazis amasa interbatado en vagono serioze interrompiginta veturadon de trajnoj. Pri ĝiaj kialoj amaskomunikiloj ne informis[5]. Estis ankaŭ aliaj similaj eventoj.

Mencioj en beletro redakti

En rusa literaturo redakti

La stacio estas unu el la gravaj lokoj de romano de Dmitrij Gluĥovskij "Metroo-2033" (ruse Метро-2033) en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.

Interesaj faktoj redakti

  • Pro siaspeca organizado de trafiko "Tretjakovskaja" havas "transplatformajn transirejojn": por trafi alian metrolinion oni transiras al alia flanko de sama platformo. En ĉiu el du staciaj haloj trajnoj venadas al ambaŭ vojoj samdirekte. Tiu ĉi sistemo estas oportuna por pasaĝeroj sed por multaj samtempe estas konfuziga.
  • Laŭ planoj de evoluo de Moskva metroo Kalininskaja linio estos plilongigita kaj post Tretjakovskaja aperos 15 novaj stacioj (nun la linio havas nur 8 staciojn). Parte la nova linio jam estas konstruata[6].

Interkonektoj redakti

Ekzistas transirejo al:

  •   Zamoskvoreckaja linio (stacio Novokuzneckaja)
  • Aŭtobusoj: № 25
  • Trolebusoj: № 8

Proksimaj objektoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti