La Treveroj (latine Treveri, gaŭle Treviri, Treveri) estis kelta popolo loĝinta en nordorienta Gaŭlio kun kontaktoj trans la Rejno. Laŭ Tacito la Treveroj asertas esti de ĝermana origino kaj ne esti parencaj al la “malheroaj” gaŭloj.[1]

Treveroj
Flago
historia etno
Keltoj
GaŭlojBelgoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
rekonstruita trevera altaĵsetlejo Altburg (ĉ. 300-50 a.K.)
Trevera ora statero

La regiono de ilia loĝado etendiĝas laŭ De bello Gallico de Gaius Iulius Caesar, de la Rejno[2] ĝis la lando de la remero[3] La okcidenta limo estas la Mozo. La norda limo estis la rivereto Vinxtbach [FINGSTbaĥ], norde de ĝi setlis la eburonoj kaj kondrusoj, ili estas clientes de la treveroj. Julio Cezaro menciis en sia verko neniun fortifikitan lokon (opidumo) nek ĉefan lokon. Augusta Treverorum (urbo de Aŭgusto en la lando de la Treveroj, la hodiaŭa Treviro), fariĝis nur dum la romia tempo ĉefurbo de la treveroj.

Deveno de la nomo redakti

La nomo treveroj venas laŭ Sigismund Andreas Cuno de tre (= ege) kaj vero, kiel la kimra gwyr (forta, laborema).[4]

Xavier Delamarre citas Rudolf Thurneysen,[5] kiu proponis traduki, la keltan trē-uer-o-trevuero-, kun la morfemo trē- < *trei- „tra’’ aŭ ‘’trans“ kaj ver-o „iri/veturi trans riveron“. La nomo Treveroj do tradukiĝus per „veturantoj“, ĉar tiu popolo veturas trans la Mozelon. Tiu hipotezo ankaŭ povas klarigi la ekziston de la kapelo al Uorioni deo ("dio de la vueron-oj", "dio de veturantoj", "dio de la treveroj"). La sama vortradiko ekzistis ankaŭ en la malnovirlanda lingvo treóir (< trē-u̯ori) „gvidi tra vadejo“, „loko, kie la rivero estis trairata “.

La lingvoelemento ver- / var- estas hindo-ĝermane kaj signifas „rivereto“ aŭ „rivero“ (komparu sasnskrite vār „akvo“ aŭ malovnore??? vari). Tiu vorto oftas en Francio en nomoj de riveroj. Ekzemple le Var, la Vire aŭ la Vière kaj enestas en Louviers, Reviers, Haut-Laviers kaj Verviers, kaj en la nomo Horbourg-Wihr (origine germane Horburg-Weier kaj alzace Horwrig-Wihr) de Alzaco.

Frukelta vivmaniero redakti

 
palisado-fortikaĵo en la rekonstruita trevera setlejo Altburg

Laŭ novaj scioj [6] la historio de la Treveroj komencis ne pli malfrue ol en la 6-a jarcento antaŭ nia erao. La Treveroj konstruis domojn el lomo kaj plektaĵojn sur ligna konstrukto. Tiaj domoj eventuale konserviĝis dum unu ĝis du generacioj.

La Treveroj loĝis en unuopaj bienoj kaj malgrandaj setlejoj. Apud tio ekzistis en la malfrua La-Tène-tempo multaj altaĵsetlejoj – verŝajne de la supera tavolo – kaj kvin opidumoj, urboj: sur la monto Martberg inter la nunaj komunumoj Pommern und Treis-Karden ĉe la malsupra Mozelo, Wallendorf ĉe la rivero Sauer, Otzenhausen en Hunsruko, Kastel ĉe la rivero Saro kaj la monto Titelberg en la nuna komunumo luksemburge nomata Péiteng, germane Petingen kaj france Pétange, de Luksemburgio. La pli malfrua ĉefa setlejo de la popolo – Augusta Treverorum, la hodiaŭa Treviro – ŝajnas laŭ arĥeologiaj trovitaĵoj nur jam atingis sian signifon post la instalaĵo de la romiaj provincoj en nordorienta Gaŭlujo. Samtempe kun la plifortiĝo de Treviro la aliaj opidumoj iĝis malpli signifaj.

Julio Cezaro speciale laŭdis la rajdantaron de la Treveroj en De bello Gallico.[7]

Kulturo kaj ekonomio redakti

 
la kelta ringremparo de Otzenhausen

La Treveroj konis tri sociajn klasojn: nobeloj, la ordinara popolo kaj sklavoj. Ekzistis mono kaj precipe la fortifikitaj urboj, la opidumoj, havis grandan signifon kiel centroj por la komerco kaj metioj. La treveroj ankaŭ havis komercan kontakton kun la mediteranea regiono.

La antaŭromiaj homoj de Rejnhesio apartenis laŭ la plej novaj ekkonoj al la Treveroj. Tiuj estis nomataj aresakoj. Centro de ilia setleja regiono estis verŝajne opidumo sur la monto Donnersberg en la norda Palatinata Montlando.

Religio redakti

La treveroj estis origine politeistoj kaj verŝajne havis similan kredon kiel la aliaj keltaj triboj. Post la konkerado de la romianoj multaj dioj estis rigardataj kiel la romiaj dioj. Al la plej forte adorataj dioj en la regiono de la Treveroj estis la triba dio Lenus, identigita kiel Marso kaj diino Ancamna, Merkuro kaj la diino Rosmerta, Iupiter Optimus Maximus, Apolono (Grannus) kaj diino Sirona, vira dio Intarabus kaj diino Minerva. La jenaj dioj nur ekzistis ĉe la treveroj: Intarabus, Inciona, Veraudunus, Ritona kaj la diino Xulsigiae.

Tempotabulo redakti

  • ekde la dua duono de la 6-a jarcento a.K. ĝis la fino de la 4-a jarcento a.K.Hunsruka-Ejfela kulturo]], komence kun pli kaj pli granda asimilado de la Hallstatt-kulturo, ekde la 5-a jarcento a.K. „centro“ de la La-Tène-kulturo kun pompaj tomboj (ekzemple la "ĉarotombo de Bell") kaj kontaktoj al la sudo;
  • malfrua 3-a ĝis 2-a jarcento a.K. – kontinueco de la kelta popolacio malgraŭ popolmigradoj;
  • dua duono de la 2-a jarcento a.K. ĝis dua duono de la 1-a jarcento a.K. – treveraj opidumoj (urboj), ekzemple monto Martberg, Otzenhausen, Kastel, Wallendorf, Kirchheimbolanden kaj monto Titelberg kaj fortifikitaj ĉefbienoj, diferencigitaj metioj, monekonomio kaj intrakelta komerco. Tiu tempo certe apartenis al la kelta florepoko.
  • 58 a.K.-51 a. K.Gaŭla Milito, venkita de Julio Cezaro, komenco de la romanigado, unuafoja mencio de la treveroj kiel tribo en la unua libro de Cezaro De bello Gallico ("Pri la gaŭla milito")
  • 58 a. K. – treveraj senditoj informis Cezaron, ke la ĝermana tribo de la sueboj, kiuj loĝis je la dekstra riverbordo de la Rejno volis transiri la riveron;
  • 54 a. K. – partopreno en la resurekcio de Ambiorix (Ambioriks), la reĝo de la eburonoj
  • 53 a. K. – La princo kaj reĝo de la treveroj Indutiomarus atakis la vintran kampadejon de Cezaro kaj estis mortigita , la romiano Titus Labienus subigis la tribon, la amiko de Romo Cingetorix (Cingetoriks) transprenis la regadon;
  • 52 a. K. – bataloj de la treveroj kontraŭ la sueboj;
  • 51 a.K. – renkonitĝo de la rajdistoj de Titus Labienus kun treveraj militistoj;
  • 30/29 a. K.. – insurekcio de la treveroj kontraŭ la romianoj; de la romiano Marcus Nonius Gallus sufokita;
  • 16 a. K. – fondo de Augusta Treverorum sub imperiestro Aŭgusto Cezaro;
  • 21 a. K. – fiaskita insurekcio de Sacrovir
  • 68 – 70 a.K. – malsukcesa insurekcio de la batavoj sub Julius Classicus kontraŭ la romianoj (batava insurekcio).

Referencoj redakti

  1. Tacito, Germania 28; Strabono 4,3,4.
  2. Caesar, De bello Gallico Buch III,11: (...) Treveros, qui proximi flumini Rheno sunt. („la treveroj, kiuj vivas proksime de la Rejno.“)
  3. Caesar, De bello Gallico libro V,3 quae ingenti magnitudine per medios fines Treverorum a flumine Rheno ad initium Remorum pertinet („[La Ardenoj], kiuj etendiĝas sur grandega regiono tra la centra loĝejo de la treveroj de la Rejno ĝis la regiono de la remeroj.“)
  4. citita el vojaĝlibro el la jaro 1888, Cuno restas neidetigita
  5. Rudolf Thurneysen: Rheinisches Museum 84, p. 188–192. en: Dictionnaire de la langue gauloise. editions errance, 2003, p. 300.
  6. .
  7. Caesar, De bello Gallico libro V,3: Haec civitas longe plurimum totius Galliae equitatu valet („tiu tribo povas fari plej multe en tuta Gaŭlujo.“)

Fontoj redakti

  • Caesar, De bello Gallico I 37; II 24; III 11; IV 6, 10; V 2-4, 24, 47, 53, 55, 58; VI 2, 3, 5-9, 29, 32, 44; VII 63.

Literaturo redakti

  • Hans Hubert Anton, Bernd Bienert, Gerhard Dobesch, Stefan Zimmer: Treverer (do: la treveroj)
  • Rheinisches Landesmuseum Trier: Trier. Augustusstadt der Treverer (Trevira Aŭgusta - urbo de la trveroj), Philipp von Zabern, Mainz 1984, ISBN 3-8053-0792-6.
  • Wolfgang Binsfeld: Zum Namen der Treverer und der Stadt Trier (pri la nomo de la treveroj kaj la urbo Treviro), En: Trierer Zeitschrift 33, 1970, S. 35 ff.
  • Marcello Ghetta: Spätantikes Heidentum. Trier und das Trevererland(malfruantikva paganeco - Treviro kaj la trevera lando), eldonejo Kliomedia, Trier 2008, ISBN 978-3-89890-119-2.
  • Johann Leonardy: Über trierische Eigennamen I - Eine etymologische Studie (pri treviraj propraj nomoj, unua parto - etimologia studo), En: Trierer Jahresberichte, 1865–1868, S. 6-7.
  • Edith Mary Wightman: Roman Trier and the Treveri (la romia urbo Treviro kaj la treveroj), Rupert Hart-Davis, Londono 1970, ISBN 0-246-63980-6.