Triŝtupa paŝtado

Triŝtupa paŝtado en la lingvaĵo de agrikulturo estas la intensa homa utiligo de la altaj regionoj de la Alpoj.

180-grada panoramo en la Alpoj apud Schoppernau en Vorarlbergo, Aŭstrio. Ambaŭ videblaj domaroj apartenas al la dua ŝtupo de la triŝtupa paŝtado.

Disvastiĝo redakti

La triŝtupa paŝtado aparte disvastiĝatas en la centra parto de la Alpoj: en okcidenta Aŭstrio, suda Bavario, en Sudtirolo kaj Trentino, en la svisaj kaj francaj Alpoj - tie kie estas malvastaj valoj sed vastaj paŝte uzeblaj altejoj.

La farmistoj en tiuj alpaj regionoj tradicie kun sia brutaro migras de altejo al altejo, por ke la brutaro, aparte bovoj, sed iukvante ankaŭ ĉevaloj, kaproj kaj ŝafoj, havu sufiĉan plantan manĝaĵon. En ĉiu el tiuj paŝtejoj ili havas kabanojn, sed iusence ili en tiu vivmaniero nomeblas nomadoj.

Unua ŝtupo redakti

La "unua ŝtupo" estas la hejma bieno en la valo, kie eblas paŝti de printempo ĝis aŭtuno (tiom longe kiom la paŝtaj herboj sufiĉas) kaj tiutempe ankaŭ kultivi grenojn kaj legomojn, kolektante provizojn por la sekva vintro.

 
subeniro de brutaro en la valajn bienojn en Kufstein, Tirolo

Dua ŝtupo redakti

La paŝtejoj de la "dua ŝtupo" situas proksimume 1.500 metrojn super la marnivelo, pli-malpli du piedirajn horojn de la konstantaj valaj setlejoj: Kiam la valaj paŝtaj herboj elĉerpiĝis, la brutaro (bovoj, ĉevaloj, kaproj kaj ŝafoj) komence de junio gvidiĝis tien por tri- ĝis kvarsemajna paŝtado. Ankaŭ post la sekva alta paŝtado eblis iom da semajnoj tie paŝtiĝi, ĝis komenciĝis la vera reveno al la valo.

 
paŝtejo de "dua ŝtupo" ĉe Fontanella, Vorarlbergo

Tria ŝtupo redakti

Fine de junio la brutaro portiĝis al la altaj paŝtejoj de la "tria ŝtupo", proksimume 1.600 ĝis 2.000 super la marnivelo. Meze de septembro ĝis meze de oktobro la brutaro reportiĝis al la paŝtejoj de la dua ŝtupo.

 
paŝtejo Engstligenalp, Kantono Berno