Tri Muskedistoj (ludo)


Tri Muskedistoj estas asimetria abstrakta strategia ludo. Ĝi estis unue eldonita en 1969 en A Gamut Of Games per Sid Sackson. Ludmaterialo estas 5×5 lubtabulo, 3 ludpecoj el unu koloro (la Muskedistoj) kaj 22 el alia koloro (la Kardinala Gardistaro).

Tri Muskedistoj

emblemo

abstrakta ludo
vdr
Tri Muskedistoj
Angla Nomo Three Musketeers
Kreinto Haar Holim
Ludantoj 2
Ludtabulo 5x5
Ludpecoj 25 - (3-unu koloro, 22-aliaj koloroj)

Movoj redakti

Kiu havas la Tri Muskedistojn, tiu ludas unue. Poste ambaŭ ludantoj alternas siajn movojn. Dum sia vico, ludanto movu siajn ludpecojn jene:

  • Muskedisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en fakon okupitan de Kardinala Gardisto. Tiun malamikon tiel kaptitan oni forigas el la ludtabulo. Muskedisto ne povas iri en malplenan fakon.
  • Kardinala Gardisto moviĝas horizontale aŭ vertikale, irante en malplenan fakon. Ĝi neniel kaptas.

Celo redakti

Ambaŭ ludantoj havas malsamajn celojn:

  • La Kardinala Gardistaro provas devigi al la Tri Muskedistoj liniiĝi sur la sama vertikalo aŭ horizontalo, venkante se ili sukcesas fari tion.
  • La Tri Muskedistoj provas blokadi sin mem. Se ĉe propra vico, ili neniel povas moviĝi, venkas.

Poentaro redakti

Okaze oni ludos kelkajn partiojn, estas konvene ke ambaŭ ludantoj alternu la rolojn de Muskedistoj kaj Kardinala Gardistaro. Jen ebla poentsistemo:

  • Se Kardinala Gardistaro venkis, ties ludanto gajnu tiom da poentoj, kiom gardistoj restas sur la ludtabulo.
  • Se venkis la Muskedistoj, ties ludanto notu dek poentojn.

Ludinte antaŭdifinitan kvanton de partioj, turnirvenkas tiu, kiu sumis pli da poentoj.