La tri musketeroj

romano far Aleksandro Dumas patro
(Alidirektita el Tri muskedistoj)

La tri musketeroj (france Les Trois Mousquetaires, [le trŭa musketer]) estas mondfama romano de la franca verkisto Alexandre Dumas (patro), origine eldonita laŭ ĉapitroj ekde 1844. Ĝi estas la unua parto de trilogio (kun Vingt Ans après, trad. Dudek Jaroj poste, kaj Le Vicomte de Bragelonne, trad. La Vicgrafo de Bragelonne) pri d’Artagnan kaj liaj tri amikoj Athos, Porthos kaj Aramis.

Les trois mousquetaires
Les trois mousquetaires
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alexandre Dumas (patro)
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1844
Ĝenro serie eldonita fikcio • aventura fikcio
Loko de rakonto ParizoMeung-sur-LoireLondonoKalezoLa RochelleBéthune
vdr

La nomo de la romano en Esperanto estas malunueca.

Jen (parta) esperantigo de 1907:

Pli multaj modernaj mencioj estas tamen pri Tri musketistojTri muskedistoj. Musketero, musketisto, aŭ muskedisto estas soldato ekipita per france mousquet [muske], pafilo kiu gravis dum la 18-a jarcento en Francio kaj kiu en Esperanto aperas kiel jen musketo jen muskedo.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En aprilo de 1625 la juna gaskoniano d’Artagnan ekiras al Parizo por fariĝi membro de la "musketeroj de la gvardio". Li baldaŭ ekkverelas kun tri musketeroj Athos, Porthos kaj Aramis, sed rapide fariĝas ilia amiko.

Ĉefa kontraŭulo de la kvar amikoj estas la kardinalo Richelieu, kiu havas siajn spionojn ĉie.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj redakti

La romanfiguroj estas libere bazitaj sur veraj historioj personoj:

  • d’Artagnan → Charles d’Artagnan de Batz-Castelmore
  • Aramis → Henry d’Aramitz
  • Porthos → Isaac de Portau
  • Athos → Armand de Sillègue d'Athos d'Autevielle
  • kardinalo Richelieu
  • Ludoviko XIII (tiel ĉe Kabe)
  • Anno Aŭstria (tiel ĉe Kabe)

Adaptoj redakti

La tri libroj de la trilogio estis plurfoje filmigitaj. Inter la filmigoj troveblas:

Vidu ankaŭ redakti