Tri regnoj

ĉinlingva romano je la 14-a jarcento far Lŭo Gŭanĝong

La romano "Tri regnoj" estas parto de la kvar famaj klasikaj romanoj de la ĉinlingva literaturo.

三國演義
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Luo Guanĵong, Jiang Daqi
Lingvoj
Lingvo skribita ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a jarcento
Loko Yuan
Ĝenro historia romanomilitromano
vdr

La romano temas pri la leviĝo kaj pereo de la regnoj Wei, Ŝu kaj Wu. Ĝia aŭtoro estas Luo Guanĵong (1330-1400). Per priskribo de komplikaj kontraŭdiroj kaj bataloj inter regantaj klikoj la verko spegulas la tiaman socian kaoson kaj malkaŝas la avaremon, hipokriton kaj insidemon de la feŭda regantaro.

En modlado de roluloj "Tri regnoj" atingis tre brilajn sukcesojn. En la romano estas entute pli ol 400 personoj. Ĉiuj precipaj roloj estas vivecaj kaj profunde impresaj. La priskribo de milito estas bela. La aŭtoro priskribis en la romano serion da kampanjoj grandaj kaj malgrandaj. El tiuj kampanjoj la Kampanjo ĉe Ĉibi estas impone priskribita kun allogaj intrigoj, per kiuj montriĝas la karakteroj de la herooj. La strukturo de la romano estas grandioza, aranĝo strikta, lingvo flua kaj rafinita.

Vidu ankaŭ redakti