Tria genro

Tria genrotria sekso estas koncepto per kiu individuoj estas enklasigitaj, aŭ de si mem aŭ de sia socio, kiel nek viro nek virino. Ĝi temas ankaŭ pri socia kategorio en tiuj socioj, kiuj rekonas tri aŭ pliajn genrojn. La terminon tria oni ĝenerale komprenas kiel "alia", kvankam iuj antropologoj kaj sociologoj priskribis ankaŭ kvaran kaj kvinan genrojn. La konceptoj pri "tria", "kvara", kaj "kvina" genroj povas esti iom malfacile kompreneblaj laŭ okcidentaj konceptaj kategorioj.

Piktogramo de ĉiuj-seksa banĉambro (unuseksa necesejo) ĉe Metropolitan State University en la Minneapolis-Saint Paul Metropolitan Area . Instalita en decembro 2015, la bildoteksto tekstas: " Ĉiu ajn povas uzi ĉi tiun banĉambron, sendepende de seksa esprimo aŭ identeco ."

Kvankam biologio determinas, ĉu la kromosoma kaj anatomia seksoj de homo estas viraj, virinaj, aŭ interseksaj, la stato de persona sinidentigado, aŭ identigado fare de la socio, kiel nek viro nek virino, estas difinita nur de la genro de individuo. Kvankam iuj okcidentaj kleruloj klopodis kompreni la koncepton pri tria genro laŭ terminoj pri seksa orientiĝo, multaj aliaj kleruloj, precipe indiĝenaj ne-okcidentaj kleruloj, konsideras tion misreprezentaĵo de triaj genroj. Al malsamaj kulturoj aŭ individuoj, tria genro povas reprezenti mezan staton inter vira kaj virina, staton esti ambaŭ (ekzemple "la spirito de viro en la korpo de virino"), staton esti nek unu nek la alia, kapablon miksi aŭ interŝanĝi genrojn, aŭ tute alian kategorion sendependan de vireco kaj virineco. Ĉi-lasta difino estas favorata de tiuj, kiuj argumentas por pli severa interpreto de la koncepto "tria genro". Ĉiukaze, ĉiuj tiuj kvalitoj difinas genron anstataŭ kromosomoj aŭ anatomio.

La terminon "tria genro" oni uzas por priskribi hiĝrojn en Barato, fa'afafine-n en Samoo kaj ĵuritajn virgulojn de la Balkana duoninsulo, interalie. Ĝi estas ankaŭ uzata de multaj tiaj individuoj kaj grupoj por priskribi sin.

La koncepto kaj disvastiĝo de la "tria genro" iel kontraŭas la ĝeneralan hegemonion de genra duumismo en multaj socioj.

Vidu ankaŭ redakti