Triangula kahelaro

En geometrio, la triangula kahelaro estas kahelaro de la eŭklida ebeno, konsistanta el trianguloj. Ĝia subspeco estas la regula triangula kahelaro, konsistanta el egallateraj trianguloj kaj havanta simbolon de Schläfli {3,6}.

Regula triangula kahelaro
Bildo
Bildo
Vertica figuro 3.3.3.3.3.3
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 6 | 3 2
3 | 3 3
| 3 3 3
Simbolo de Schläfli {3,6}
Figuro de Coxeter-Dynkin

Simbolo de Bowers Trat
Geometria simetria grupo p6m
Duala Seslatera kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

Ĉar la ena angulo de la egallatera triangulo estas 60 gradoj, ses trianguloj je punkto okupas plenajn 360 gradojn.


Vicoj de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj redakti

La regula triangula kahelaro estas ero de vico de regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3n).

 
Kvaredro (33)
 
Okedro (34)
 
Dudekedro (35)
 
Triangula kahelaro (36)
 
Ordo-7 triangula kahelaro (37)

Ordo-8 triangula kahelaro (38)

Ankaŭ, la regula triangula kahelaro estas ero de vico de katalanaj solidoj kaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun edraj konfiguroj V(n.6.6).

 
Trilateropiramidigita kvaredro (V3.6.6)
 
Kvarlateropiramidigita kubo (V4.6.6)
 
Kvinlateropiramidigita dekduedro (V5.6.6)
 
Triangula kahelaro (V6.6.6)
 
Ordo-3 seplateropiramidigita seplatera kahelaro (V7.6.6)

Unuformaj kolorigoj redakti

Estas 9 diversaj unuformaj kolorigoj de regula triangula kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3. Tiam en la 9 variantoj de la kolorigoj, la 6 trianguloj ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 111111, 111112, 111212, 111213, 111222, 112122, 121212, 121213, 121314

Ĉi tie 3 kolorigoj povas esti generitaj per konstruo de Wythoff. 6 el 9 ili povas esti faritaj kiel malpligrandigoj de kvanto de koloroj (do, per rekolorigo de diverskoloraj edroj en la samajn kolorojn) de la kvarkolora kolorigo 121314. Du el ili, 111222 kaj 122122, ne povas esti generitaj per konstruo de Wythoff.

Kolorigo Bildo Simbolo de Wythoff Figuro de Coxeter-Dynkin
111111   6 | 3 2      
121212   3 | 3 3       
121314   | 3 3 3       

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p35.

Eksteraj ligiloj redakti