Tribschen estas malgranda terlango en al Vierwaldstättersee kun vilao ĉe la rando de Lucerno, kiu nun loĝigas la Richard-Wagner-Muzeon.

Domo de R. Wagner en Tribschen

Historio redakti

La vilao ekestis jam en la malfrua mezepoko, kaj komence loĝis tie la „sinjoroj je Tripschen“. En la 18-a jarcento ĝin transprenis la lucerna patriciofamilio „am Rhyn“, kiu alikonstruis ĝin en ĝian nunan formon.

Post jaroj de vagado kaj vojaĝado Richard Wagner loĝis ses jarojn en Tribschen kune kun Cosima kaj iliaj gefiloj. Kolonelo Walter Ludwig am Rhyn-Schumacher luis la vilaon ekde 1866 ĝis 1872 al Richard Wagner. Tie li finis la komponadon de Die Meistersinger von Nürnberg kaj daŭrigis la komponadon de Der Ring des Nibelungen.

Pro honoro am Rhyn donis al li diplomon, kiu rajtigis la majstron de tiam uzi la blazonon de la fortmortinta familio Tribschen. Wagner muntigis ĝin en Wannsee. En la jaro 1931 la urbo Luzern akiris la domon kun la parko granda je 30.000 m². Du jarojn poste oni fondis la muzeon.

En la jaro 1938 antaŭ la domo okazis direktate de Arturo Toscanini la komenco de la Festivalo je Lucerno. Li prezentis antaŭ 1.200 aŭskultanoj interalie „Siegfried-Idyll“, kiun Wagner estis komponinta en Tribschen. Ankaŭ en la memorjaro 1983 (Wagner mortis en 1883) okazis je ĉeesto de la nepinoj de Wagner matenmuziko kun verkoj kaj tekstoj de Richard Wagner.

Eksteraj ligiloj redakti