La trikvetro (os triquetrum) estas unu el la ok karpeaj ostetoj. Ĝi situas inter la lunato kaj la pizoido. Pro ĝia triangula formo la osteto ricevis multajn (latinajn) nomojn; kiel os pyramidale kaj os triangulare. La osteto formas artikan ligon kun tri aliaj ostetoj nome la lunato la pizoido kaj la hamato. Ĝi estas apartigita de la ulno per triangula artikodisko.

Trikvetro
Detala vido de la trikvetro
latine Os triquetrum, os pyramidale, os triangulare
de Gray subject #54 224
MeSH Triquetrum+Bone
vdr
La trikvetro de la maldekstra mano